Ludwig Schuncke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludwig Schuncke sur la mortolito
Ununura postlasita bildo

Ludwig Schuncke, france ankaŭ Louis Schunke, (naskiĝis la 21-an de decembro 1810 en Kassel, mortis la 7-an de decembro 1834 en Lepsiko) estis germana pianisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ludwig (ankaŭ Louis) Schuncke estis antaŭenigata muzike de sia familio. El la muzika familio devenas ankaŭ kelkaj el la plej elstaraj kornistoj de la 19-a jarcento, ekz. lia patro Johann Gottfried Schuncke kaj lia onklo Johann Michael Schuncke. Jam en la 10-a vivojaro Ludwig estis festata kiel pianisto dum siaj unuaj prezentadoj.

En 1827 Schuncke translokiĝis al Parizo, kie li ĉe Anton Reicha studis harmonisciencon, kontrapunkton kaj fugon kaj amikiĝis kun gravaj samtempuloj kiel Friedrich Kalkbrenner, Johann Peter Pixis kaj Hector Berlioz. Sian vivtenon li tie gajnis per prezentado de pianoj ĉe pianfabrikanto Duport.

En 1830 li revenis al Germanio. Li trovis loĝejon en Stutgarto, kie lia patro kaj lia frato Schuncke laboris en la kortega orkestro kiel kornistoj. Tie li ankaŭ konatiĝis kun travojaĝanta Frederic Chopin, kiu antaŭludis al li sian pianokonĉerton e-minora.

Post koncertturneoj kiel pianovirtuozo li ekloĝis en 1833 je Lepsiko, kie li kune kun Robert Schumann, kun kiu li estis intime amika, fondis la muzikrevuon Neue Zeitschrift für Musik. Kiel danko por la dediĉado de lia "Grande Sonate" op.3 ("dédiée à son ami R. Schumann") Schumann malmultajn monatojn poste dediĉis al li en majo 1834 sian "tokaton" op.7 ("dédiée à son ami Louis Schuncke").
Schuncke malsaniĝis grave en aŭtuno 1834 kaj lin flegis Henriette Voigt en ŝia mastrumo. La 20-an de novembro 1834 Robert Schumann skribis el Zwickau al kapitano v. Fricken:

De Lepsiko ankaŭ forpelis min la progresinta malsano de Schunken, kiu havas ion ektimigan mallaŭtan por mi. Tie ili entombigas altan homon. Sinjorino v. Fricken volus fermpremi al tia amiko la okulojn - mi preskaŭ ne povas regi mian malsanon, kiu estas vere deprimiga melankolio. ...

En sia 23-a vivojaro Ludwig Schuncke mortis pro „ftizo“ (pulmo-tuberkulozo).
Sur lia tombokruco estis dorsflanke notita

Kio iris, ne revenas;
Se ĝi malleviĝus brile,
Longe retrobrilus ĝi. (Komenco de la poemo «Erinnerung und Hoffnung» de Karl Förster)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj malmultaj pianoverkoj, kiujn ŝategis Robert Schumann, apartenas al la plej bona, kiu estas postlasita el la 1-a duono de la 19-a jarcento.

La amikoj Ludwig Schuncke kaj Robert Schumann influis kaj inspiris sin reciproke. Tio validas eĉ por unuopaj temaj turnoj kaj ties prilaboraĵoj.
Jen komparo de malmultaj taktoj el du verkoj de ambaŭ komponistoj:
(Ambaŭ ekzemploj povas esti senpaŭze metata unu apud la alian)

Schumann pianokonĉerto
Takte 402-405
Schuncke pianosonato
Takte 78-81

En Neue Zeitschrift für Musik Schumann skribis en 1835:

... Kion li ankoraŭ estus kreinta, aĥ, kiu scias?, sed neniam la morto povis estingi pli frue kaj dolore geniotorĉon kiel tiu ĉi. Aŭdu nur liajn melodiojn, kaj vi kronos la junan tomboaltaĵon, eĉ se vi ne scius, ke per la alta artisto pli alta homo forlasis la mondon, kiun li amis tiel nedireble...

Piano sola[redakti | redakti fonton]

  • Scherzo capriccioso op.1
  • Variations quasi Fantaisie brillantes sur une thème originale E-Dur op.2
  • Große Sonate g-Moll op.3 (1832, Robert Schumann gewidmet)
  • (op. 4 unbekannt)
  • Fantasie brillante E-Dur op.5
  • Allegro passionato a-Moll op.6
  • Divertissement brillant op.7
  • 1er Caprice C-Dur op.9 à Mademoiselle Clara Wieck
  • 2de Caprice c-Moll op.10 (Frédéric Chopin gewidmet)
  • Rondeau brillant Es-Dur op.11
  • Divertissement brillant sur des Aires Allemandes B-Dur op.12
  • 2 Pièces caractéritiques b-Moll und c-Moll op.13
  • Variations brillantes sur la Valse funèbre de F. Schubert As-Dur op.14 (auch mit Orchester)
  • Rondeau en d major D-Dur op.15
  • Air suisse varié
  • Six Préludes
  • 3 Walzer
  • Rondino précédé d'une Introduction
  • Adagio und Rondo G-Dur
  • Cappriccio (sic)
  • Due Divertimenti
  • Fantasie
  • Marcia funebre
  • Six Preludes
  • Rondino précédé d`une Introduction
  • VII Variations
  • Schnell-Walzer

Piano je kvar manoj[redakti | redakti fonton]

  • Petit Rondeau C-Dur
  • Rondo brillant G-Dur
  • Deux Pièces caractéristiques op. 13 pour piano à quatre mains (erschienen 1834):

Nr. 1 Andante con moto b-Moll, Nr. 2 Presto c-Moll

Piano kaj orkestro[redakti | redakti fonton]

  • Variations brillantes sur la Valse funèbre de F. Schubert As-Dur op.14
  • (Klavierkonzert, verschollen)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Duo concertant für Klavier und Horn
  • Leichte kleine Variationen für Klavier und Violine C-Dur

Voĉkantaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mutterliebe - für Singstimme und Klavier
  • Mit goldner Saiten voller Töne - für 3 Singstimmen und Klavier
  • Die entschlafende Liebe - für Singstimme und Klavier
  • Vier Lieder
  1. Frühlingslied - für Singstimme und Klavier
  2. Der Jüngling am Bache - für Singstimme und Klavier
  3. Des Kindes Wunsch - für Singstimme und Klavier
  4. Gretchens Lied - für Gesang und Klavier
  • Sieben Lieder
  1. Wiegenlied
  2. Lied der Hirtin
  3. Das Sehnen
  4. Die Bethenden
  5. Erster Verlust
  6. Erlkönig
  7. Lebe Wohl
  • Fünf Lieder op.8
  1. Gretchens Lied
  2. Die Erwartung
  3. Die Laube
  4. Ich möchte dir wohl sagen
  5. Der Jüngling am Bach

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ruskin King Cooper, Robert Schumanns engster Jugendfreund: LUDWIG SCHUNCKE (1810-1834) UND SEINE KLAVIERMUSIK, 1997, Fischer & Partner Hamburg ISBN 3-926435-16-X.
  • Joachim Draheim im Booklet zur CD ARS 38465
  • Gregor Weichert im Booklet zur CD Accord 149083
  • Peter Hollfelder, Geschichte der Klaviermusik, Wilhelmshaven, Bd.1 1989 ISBN 3-7959-0435-8

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gregor Weichert spielt Louis Schuncke: Grande sonate op.3, Allegro op.6, Das Heimweh, Capriccio nº 1 und nº 2; rec.:1984; Accord 149083
  • Musik aus Stuttgart: Kammermusik und Lieder von Ludwig Schuncke und Johann Joseph Abert; rec.: SWR 2004; ARS-Produktion Schumacher 38465 - Interpreten: Klavierduo Ljiljana Borota & Christian Knebel, Roswitha Sicca (Sopran), Martin Nagy (Tenor), Claus Temps (Bariton), Thomas Pfeiffer (Bariton), Joachim Draheim (Liedbegleitung), Abert-Quartett Stuttgart - Inhalt: Schuncke: Rondo brillant G-Dur für Klavier zu 4 Händen, Petit Rondeau C-Dur für Klavier zu 4 Händen, "Erlkönig" (1827), "Der Jüngling am Bache", "Frühlingslied", "Erster Verlust" (1827), "Gretchen am Spinnrad" (erschienen 1840 in NZfM), Deux Pièces caractéristiques op. 13 für Klavier zu 4 Händen (erschienen 1834). Abert: Sechs Lieder für eine Singstimme und Klavier erschienen 1879), "Des Glasers Töchterlein" (erschienen 1879), Streichquartett A-Dur op. 25 (1862)
  • Ludwig Schuncke, Klavierwerke; Jozef de Beenhouwer, Klavier; rec. SWR 2000; SAR 01 (Schuncke-Archiv e.V. Baden-Baden)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]