Ludwig Thoma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Thoma
Persona informo
Ludwig Thoma
Naskiĝo 21-an de januaro 1867 (1867-01-21)
en Oberammergau
Morto 26-an de aŭgusto 1921 (1921-08-26) (54-jaraĝa)
en Tegernsee
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Rottach-Egern vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Wilhelmsgymnasium vd
Partio Germana Patriopartio vd
Familio
Parencoj Franz Thoma vd
Profesio
Alia nomo Peter Schlemil vd
Okupo verkistoĵurnalistodramaturgo • poeto-juristo • poeto • advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludwig THOMA [ludvig toma] (naskiĝis la 21-an de januaro, 1867, mortis la 26-an de aŭgusto, 1921) estis germana verkisto.

Ludwig Thoma naskiĝis en Oberammergau, studis forstsciencon en Aschaffenburg kaj juron en München kaj Erlangen. Poste li laboris kiel advokato, sed en la jaro 1899 li forlasis tiun ĉi karieron kaj fariĝis redaktoro de la satira revuo Simplicissimus. Ekde 1907 li kune kun Hermann Hesse redaktis la revuon März kaj ekde 1911 li vivtenis sin kiel libera verkisto.

En siaj verkoj li priskribis la vivon de la bavaraj kamparanoj. Kvankam li moke kritikis filistrecon, hipokritecon kaj burokration, li ekde 1914 ŝanĝis sian politikan sintenon kaj montris pli kaj pli naciismajn, kontraŭdemokratiajn opiniojn.

Ludwig Thoma mortis en la bavara urbeto Rottach (nuntempe: Rottach-Egern).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Agricola. Bauerngeschichten (rakontoj, 1897)
  • Die Medaille (komedio, 1901)
  • Die Lokalbahn (komedio, 1901)
  • Lausbubengeschichten (rakontoj, 1905)
  • Andreas Vöst (romano, 1906)
  • Tante Frieda. Neue Lausbubengeschichten (rakontoj, 1907)
  • Moral (komedio, 1909)
  • Briefwechsel eines bayerischen Landtagsabgeordneten (satiraj fikciaj leteroj, 1909)
  • Der Wittiber (romano, 1911)
  • Jozef Filsers Briefwexel (satiraj fikciaj leteroj, 1912)
  • Altaich (romano, 1918)
  • Münchnerinnen (romano, 1919)
  • Der Ruepp (romano, eld. 1922)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]