Ludwig Wittgenstein
| Ludwig Wittgenstein | |
|---|---|
| Okcidenta Filozofio Filozofio de la 20-a jarcento |
|
Ludwig Wittgenstein en 1910 |
|
| Plena nomo | Ludwig Wittgenstein |
| Naskiĝo | la 26-an de aprilo 1889 |
| Morto | la 29-an de aprilo 1951 (62-jara) |
| Ĉefaj interesoj | Logiko, Metafiziko, filozofio de lingvo, filozofio de matematiko |
| Noteblaj ideoj | "Signifado estas uzo" |
|
Influita de
|
|
|
Influis
|
|
Ludwig WITTGENSTEIN [LUDvig VITgenŝtajn] (naskiĝis la 26-an de aprilo 1889, en Vieno, kaj mortis la 29-an de aprilo 1951) estis aŭstra filozofo.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Wittgenstein naskiĝis en Vieno. Li estis la oka filo de Karl Wittgenstein kaj Leopoldine Wittgenstein.
Li inĝenieriĝis en Berlino,[2] kaj poste translokiĝis al Cambridge en 1911. En Anglio li studadis kune kun Bertrand Russell,[3] kies plej bona amiko li fariĝis. Wittgenstein mortis en Cambridge en 1951.[4]
Penso [redakti]
La Tractatus logico-philosophicus, kies verkado komenciĝis jam en 1913, estis eldonita en 1921. La pritraktataj temoj estas la establiĝo de la mondo kiel sumo de faktoj, la specifaj karakteroj de la lingvistikaj bildoj de la faktoj, t.e. de la propozicioj (logika formo, senco, vereco, malvereco), la ĝenerala difino de elementaj propozicioj, la konstato de tio, kion eblas laŭsence diri.
La ĉefa intenco de la Tractatus estas difini la kondiĉojn de "senceco" de la lingvaĵo ĝenerale - do, de unuopaj lingvaĵoj. Tial ke ĝi esploras la apriorajn kondiĉojn de la determineco de la senco de propozicioj (t.e. faktoj), la verkon oni komparis al la Kritiko pri pura racio de Immanuel Kant. Tamen laŭ Wittgenstein mensa nivelo inter lingvaĵo kaj realaĵoj ne estu necesa.
La Tractatus kontribuis, kune kun la verkoj de Gottlob Frege, Bertrand Russell kaj George Edward Moore, al la naskiĝo de analitika filozofio.
Verkoj [redakti]
- Logisch-Philosophische Abhandlung, Annalen der Naturphilosophie, 14 (1921)
- Philosophische Untersuchungen (1953)
- Bemerkungen über die Grundlagen der Mathematik, eldonita de G.H. von Wright, R. Rhees, kaj G.E.M. Anscombe (1956)
- Bemerkungen über die Philosophie der Psychologie, eldonita de G.E.M. Anscombe kaj G.H. von Wright (1980)
- The Blue and Brown Books (1958) (Notoj diktitaj en la angla al studentoj de la Universitato de Kembriĝo dum 1933–1935)
- Philosophische Bemerkungen, eldonita de Rush Rhees (1964)
- Bemerkungen über die Farben, eldonita de G.E.M. Anscombe (1977)
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Karl Wittgenstein, Business Tycoon and Art Patron. Alirita 12-a decembro 2008.
- ↑ Monk, p. 27.
- ↑ O'Connor, J.J. kaj Robertson, E.F.. Ludwig Josef Johann Wittgenstein (angle). St Andrews University. Alirita 1-a de januaro 2011.
- ↑ A Memoir (angle). Oxford University Press, 80–81.
Literaturo [redakti]
- Baker, G.P. kaj Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Understanding and Meaning. Blackwell, 1980.
- Baker, G.P. kaj Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Rules, Grammar, and Necessity. Blackwell, 1985.
- Baker, G.P. kaj Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Meaning and Mind. Blackwell, 1990.
- Brockhaus, Richard R. Pulling Up the Ladder: The Metaphysical Roots of Wittgenstein's Tractatus Logico-Philosophicus. Open Court, 1990.
- Fraser, Giles. "Investigating Wittgenstein, part 1: Falling in love", The Guardian, 25 January 2010.
- Grayling, A.C. Wittgenstein: A Very Short Introduction. Oxford University Press, 2001.
- Hacker, P.M.S.. Insight and Illusion: Themes in the Philosophy of Wittgenstein. Clarendon Press, 1986.
- Hacker, P.M.S. "Wittgenstein, Ludwig Josef Johann," in Ted Honderich (ed.). The Oxford Companion to Philosophy. Oxford University Press, 1995.
- Hacker, P.M.S. Wittgenstein's Place in Twentieth Century Analytic Philosophy. Blackwell, 1996.
- Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Mind and Will. Blackwell, 1996.
- Jormakka, Kari. "The Fifth Wittgenstein", Datutop 24, 2004, a discussion of the connection between Wittgenstein's architecture and his philosophy.
- Levy, Paul. Moore: G.E. Moore and the Cambridge Apostles. Weidenfeld & Nicholson, 1979.
- McGuinness, Brian. Wittgenstein in Cambridge: Letters and Documents 1911-1951. Wiley-Blackwell, 2008.
- Monk, Ray. How To Read Wittgenstein. Norton, 2005.
- Pears, David F. "A Special Supplement: The Development of Wittgenstein’s Philosophy", The New York Review of Books, 10 July 1969.
- Pears, David F. The False Prison, A Study of the Development of Wittgenstein's Philosophy, Serioj 1 kaj 2. Oxford University Press, 1987 kaj 1988.
- Richter, Duncan J. "Ludwig Wittgenstein (1889—1951)", Internet Encyclopedia of Philosophy, 30-a aŭgusto 2004.
- Scheman, Naomi kaj O'Connor, Peg (eds.). Feminist Interpretations of Ludwig Wittgenstein. Penn State Press, 2002.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Haus Wittgenstein
- angleThe Cambridge Wittgenstein archive
- hispaneFundaĵo Virtuala Biblioteko Miguel de Cervantes
- portugaleDossiê Wittgenstein. Cult-magazino (n. 60, aŭgusto 2002).
- Intervjuo kun David Pears pri Wittgenstein (angle, france, itale)