Ludwig von Mises

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig von Mises

Ludwig von MISES (29-a de septembro, 1881 - 10-a de oktobro, 1973) estis notinda ekonomikisto. Li naskiĝis en Aŭstrio-Hungario kaj instruis ĉe la Universitato de Vieno ekde 1913 ĝis 1934, dum li ankaŭ servis kiel ĉefa ekonomika konsilanto al la aŭstra registaro.

Von Mises foriris de Aŭstrio je 1934 pro la tumulto incitita de la Nazioj kiam ili prenis potencon; li unue iris al Ĝenevo, kaj je 1940 al Usono, kie li instruis ĉe Nov-Jorkia Universitato ekde 1945 ĝis 1969. Li estas unu el la estroj de la Aŭstria skolo de ekonomiko - li verkis kaj prelegis amplekse por klasika liberalismo.

Vidu ankaŭ Ekonomiko

Eksteraj Ligoj (anglaj)


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mises.org/epofe.asp greke http://www.mises.org/humanaction.asp