Distrikto Ludwigslust
La distrikto Ludwigslust ekzistis ĝis la 4-a de septembro 2011. Ekde tiam ĝi estas parto de nova distrikto Ludwigslust-Parchim. La sekva teksto ankoraŭ priskribas la historian teritorion:
| Distrikto Ludwigslust | |
|---|---|
|
(blazono) |
|
| Bazaj informoj | |
| federacia lando: | Meklenburgo-Antaŭpomerio |
| administra distriktaro: | en M-A ne estas |
| administra sidejo: | Ludwigslust |
| areo: | 2.517 km² |
| enloĝantoj: | 130.455 (2003-12-31) |
| loĝdenso: | 52 loĝantoj/km² |
| regiona aŭtokodo: | LWL |
| retejo: | kreis-lwl.de |
| Situo de la distrikto ene de Meklenburgo-Antaŭpomerio |
|
| Situo de Meklenburgo-Antaŭpomerio ene de Germanio |
|
La Distrikto Ludwigslust (germane: Landkreis) situas en la sudokcidento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Ludwigslust estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.517 km² loĝas 130.455 homoj; do meznombre 52 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Ludwigslust estas signita per 4.
Najbaraj distriktoj estas norde Nordokcidenta Meklenburgo (8) kaj la urbo Schwerin, oriente la distrikto Parchim (10), sudoriente la brandenburgia distrikto Prignitz, la malsuprasaksa distriktoj Lüchow-Dannenberg en la sudo, Lüneburg en la sudokcidento kaj Duklando Lauenburg en la okcidento.