Luejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alveturebla videoluejo.

Luejo estas vendejo, kie klientoj precipe luas reuzeblajn produktojn por konsentita tempo. Videoluejo estas la plej kutima luejo. Krome luejoj de komputilludoj populariĝis. Aliaj oftaj luejoj estas tiuj, kiuj funkcias en konekto kun sportejoj, ekz. sketilluejoj kaj skiluejoj.