Lufingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lufingen
Blazono de Lufingen
Poŝtaŭto-hatejo en Lufingen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 29′ 24″ N 8° 35′ 39″ O / 47.49000 °N, 8.59417 °O / 47.49000; 8.59417 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 24″ N 8° 35′ 39″ O / 47.49000 °N, 8.59417 °O / 47.49000; 8.59417 (mapo)
Areo 5,22 km²
Alteco 459 m super marnivelo
Poŝtkodo 8426
Komunumkodo 0063
Mapo de Lufingen
vdr

Pri la komunumo

Lufingen estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 1699 ĝis la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Lufingen situas en la Zurika Unterlando en monteta kamparo, rekte sude de la Flughaveno Zuriko. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,22 km², de kiu 38,35 estas kovritaj de arbaro, 50,2% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado; 3,4% estas trafiksurfaco kaj 0,2% akvejoj. Al la komunumo Lufingen apartenas krom la ĉefvilaĝo Lufingen ankaŭ la vilaĝoj Augwil, Moosbrunnen, Hintermarchlen kaj Vordermarchlen.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lufingen limas en nordo al Embrach, en oriento al Oberembrach, en sudo al Kloten, kaj en okcidento al Winkel.

Trafiko

Lufingen per poŝtaŭtobuso estas ligita kun la Flughaveno Zuriko kaj la stacidomo Ebrach-Rorbas kaj apartenas al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Tra la komunumo pasas la kantona vojo 344 de Embrach al la Flughaveno Zuriko. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A52 situas tri kilometrojn sudokcidente apud Kloten.

Historio

Unua dokumenta mencio de Lufingen datiĝas el la jaro 1157 kiel Luvingin, kiam la katedralsinjoro Domenicus en Strasburgo donacis bienojn en Lufingen al la Monaĥejo Sankta Blazio en la Nigra Arbaro.

La Monaĥejo Sankta Blazio vendis la jurisdikcion al sia zurika prefekto en Stampfenbach, Gerold Edlibach. La konsilio de Zuriko permesis ĉi-tiujn aĉeton kaj donis al Edlibach la feŭdon kiel supera feŭdsinjoro de ĝia servuto. En la jaro 1647 Edlibach vendis la jurisdikcion al sia bofrato Johann Heinrich Waser, vokto de Kiburgo kaj posta urbestro de Zuriko.

Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Lufingen apartenis la la kamparvoktejo Kiurgo. Dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la helveta distrikto Bassersdorf. Tiam de 1803 ĝis 1814 Lufingen apartenis unuan fojon al la distrikto Bülach. De 1814 ĝis 1831 ĝi estis parto de la ĉefdistrikto Embrach por tiam en 1831 fariĝi definitive parto de la distrikto Bülach. En la jaroj 1870 kaj 1871 la vilaĝetoj Augwil kaj Vordermarchlen, kiuj antaŭe apartenis al Oberembrach, kaj Moosbrunnen kaj Hintermarchlen, kiuj antaŭe apartenis al Embrach, estis atribuitaj al Lufingen. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonfo: Ueli Müller: Lufingen en Historia Leksikono de Svislando (2009-10-15)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto