Lugano
Lugano | |
---|---|
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Lugano okcidenta kaj Lugano orienta |
Koordinatoj | 46° 0′ 37″ N 8° 57′ 45″ O / 46.01028 °N, 8.96250 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 0′ 37″ N 8° 57′ 45″ O / 46.01028 °N, 8.96250 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} |
Areo | 37,13 km² |
Alteco | 273 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6900 |
Komunumkodo | 5192 |
Lugano estas la plej granda urbo de Kantono Tiĉino en Svislando. Ĝi havis 56719 enloĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La urbo situas apud la Lago de Lugano (Lago di Lugano) kaj estas ĉirkaŭita de tri montoj: oriente estas Monte Brè (925 m), okcidente estas Monte San Salvatore (912 m) kaj la monto Sighignola (1400 m) situas sur la kontraŭa lagobordo.
Trafiko
Lugano situas ĉe la internacia trajnlinio tra la Gotardo de Bazelo respektive Zuriko tra Chiasso kaj Como al Milano kaj la als la fervojlinio paralela nacia aŭtoŝoseo A2. Okcidente de la urbo situas la regiona Flughaveno Lugano-Agno.
Universitata urbo
Ek de 1996 Lugano estas la sidejo de la Universitato de Itala Svislando, la unua universitato en Tiĉino kaj la unua itallingva universitato de Svislando.
Interesaĵoj
El arkitektura vidpunkto estas multaj interesaĵoj: belaj malnovaj konstruaĵoj kaj samloke kelkaj ekzemploj de moderna arkitekturo. Apud la digo de Melide situas Swissminiatur, miniaturparko pri Svislando.
Lugano estas ankaŭ grava financa centro: multaj bankoj havas sian sidejon tie.
Lugano kaj Esperanto
En 2011 Lugano gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lugano – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|