Luhanska provinco
El Vikipedio
(Alidirektita el Luganska provinco)
La Luhanska provinco (ukraine Луганська область) estas unu el la 24 subŝtatoj de Ukrainio. Ĝia teritorio situas en la pleja oriento de Ukrainio kaj norde, oriente kaj sude limas kun Rusio.
La plej gravaj urboj estas krom la administra centro Luhansko (Луганськ) la urboj Alĉevsk (Алчевськ), Antracit (Антрацит), Artemivsk (Артемівськ), Brjanka (Брянка), Krasnodon (Краснодон), Krasni-Luĉ (Красний Луч), Lisiĉansk (Лисичанськ), Severodoneck (Сєверодонецьк), Staĥanov (Стаханов) kaj Sverdlovsk (Свердловськ).
En la regiono vivas proksimume 2,41 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).

