Lugnago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lugnago (angle Luggnagg) estas fikcia lando de la libro La vojaĝoj de Gulivero de brita verkisto Jonathan Swift. Laŭ la libro, Gulivero vizitis ĉi tiun landon en la jaro 1708.

Iuj loĝantoj de Lugnago estas senmortaj; ĉi tiuj homoj estas nomataj struldbrugoj. Struldbrugoj estas tre malfeliĉaj, ĉar ili ne havas eternan junecon kaj ilia eterna vivo signifas eternan maljunecon.

Loko. Ĉefurbo

Lugnago estas lokiĝanta inter Balnibarbio kaj Japanio. La nomo de la ĉefurbo de Lugnago povas esti prononcata "Traldragdubb" aŭ "Trildrogdrib".

Specifikecoj de traktado al vizitantoj de la reĝo

Ĉiu vizitanto de la reĝo de Lugnago estas devigita leki plankon moviĝante de pordo al la trono. Grado de pureco de la planko antaŭ ĉi tiu ceremonio dependas de rilato de la reĝo al la vizitanto. De tempo al tempo oni surŝutas la plankon per venena pulvoro uzante la ceremonion kiel variaĵo de mortpuno.

Struldbrugoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Struldbrugo.

De tempo al tempo (tre malofte) en Lugnago naskiĝas infanoj kun ruĝa makulo super maldekstra brovo (poste la makulo ŝanĝas koloron). Homoj kun tia makulo estas nomataj struldbrugoj kaj estas senmortaj. Sed ili ne estas eterne junaj, ili suferas malfacilaĵojn de maljuneco, progresantajn tre grave kaj restantajn eterne.

Struldbrugoj ofte estas malafablaj, avidaj, enviaj. Maljunaj struldbrugoj havas malbonan memoron kaj memoras nur tion, kio estis memorfiksata ne en maljuneco.

En aĝo je 80 jaroj struldbrugo perdas multajn rajtojn (tiel nomata civitana morto).

Fontoj