Luh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Luh, ukraine Луг, hungare Ligetes [ligeteŝ] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij, en municipo de Volosjanka.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio
Panoramo de Luh

Bazaj informoj

Situo

Luh situas laŭ , laŭ fervojo. Velikij Bereznij troviĝas je 33, Uĵhorodo je 76 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1602 en ukrainia formo Luh. En 1904 pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran loknomon. En 1910 loĝis en Ligetes 371 loĝantoj, (347 rutenoj, 14 germanoj, 10 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Ligetes apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Luh/Ligetes. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj