Luigi Carnera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luigi Carnera
Persona informo
NomoLuigi Carnera
Dato de naskiĝo14-a de aprilo 1875
NaskiĝlokoTriesto
Dato de morto30-a de julio 1962
MortolokoFlorenco
Aĝo je morto87
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Luigi Carnera (naskiĝis la 14-an de aprilo 1875 en Triesto, mortis la 30-an de julio 1962 en Florenco) estis itala astronomo

Li komencis sian karieron en Germanio, kiel helpanto de Max Wolf en Hejdelbergo kaj tie malkovris plurajn asteroidojn. Li laboris en Germanio, Italio kaj Argentino antaŭ reveni definitive en Italion en 1908.

Li estis direktoro de la observatorio de Triesto ekde 1919; Triesto estis ĵus aneksita al Italio sekve al la unua mondmilito. Poste, li iĝis direktoro de la observatorio de Capodimonte de Napolo de 1932 ĝis sia emeritiĝo en 1950. Dum la dua mondmilito, en 1943 la observatorio estis provizore okupita de la usona kaj britaj armeo por tie instali stacion de radaro.

Malkovritaj asteroidoj : 16
466 Tizifono (Kun Max Wolf) 17-a de januaro 1901
469 Argentino 20-a de februaro 1901
470 Kilio 21-a de aprilo 1901
472 Romo 11-a de julio 1901
476 Hedvigo 17-a de aŭgusto 1901
477 Italio 23-a de aŭgusto 1901
478 Terĝesto 21-a de septembro 1901
479 Kaprero 12-a de novembro 1901
480 Hanso (Kun Max Wolf) 21-a de majo 1901
481 Emito 12-a de februaro 1902
485 Ĝenuo 7-a de majo 1902
486 Kremono 11-a de majo 1902
487 Venecio 9-a de julio 1902
488 Kreŭzo (Kun Max Wolf) 26-a de julio 1902
489 Komaĉino 9-a de julio 1902
808 Merksio 11-a de oktobro 1901

Eksteraj ligiloj