Luigi Ferdinando Marsigli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo de Mohács de Luigi Ferdinando Marsigli

Luigi Ferdinando Marsigli aŭ latineske Marsilius (10-an de julio 1658, Bologna — 1-an de novembro 1730, Bologna) estis itala geografiisto, artaĵ-kolektanto, diplomato, vojaĝanto, sciencisto, militista inĝeniero, lingvisto-filologo, soldato.

Lia vivo kaj agado en Hungario[redakti | redakti fonton]

Li venis de nobla familio, kiu estis elstare edukita. Li studis matematikon, anatomion kaj natursciencojn.

Li alvenas en 1679 en Kostantinapolo kiel konstanta komisiito de la Venecia respubliko. Li plenigis tie 11 monatojn kaj observis, spionis, situon de la ĉefurbo, la markolon kaj la armean forton de la Osmana imperio. Kiam la osmanoj volis eki novan atakon en 1680, li ofertis siajn servojn al la aŭstra imperiestro Lipoto la 1-a.

Li servis en printempo de 1683 ĉe la rivero Rabo (hungare (Rába), kiu estis grava defenda linio antaŭ Vieno, kontraŭ la atakanta osmana grandveziro Kara Mustafa. Li vundiĝis la 2-an de julio kaj kaptis lin tataroj. Li travivis la turkan sturmon al Vieno kiel kaptito.

Li liberiĝis la 25-an de marto 1684 kaj partoprenis en bataloj por liberigo de Hungario kaj aliaj sudaj partoj. Li ĉeestis liberigon de Buda (1686), partoprenis la packontrakton de Karlóca (1699) kiel fakspertulo pri la limregionoj. Li helpis la venecianojn en elformo de la limoj.

Post tiuj, li partoprenis en la hispana sukceda milito, sed pro liaj malsukcesoj (li estis membro de tiu grupo, kiu tro frue transdonis urbon Breisach) oni deprenis liajn privilegiojn. Post rompo de la militista kariero, li turnis sin al la scienco kaj verkis pri astronomio, riveroj, birdoj, fiŝoj, fosilioj kaj aliaj temoj. Reveturinte al Bologna, li fondis Istituto delle Scienze ed Arti Liberali, kie li lokigis siajn verkojn, notojn, mapojn kaj kolektitajn manuskriptojn, kodeksojn. Li fondis presejon, kiu kapablis presi eĉ en la latina, araba, greka kaj hebreaj lingvoj.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj estis kaj estas longtempe sen eldono, publikigo. Lia plej grava verko estis la Pri militista stato, leviĝo kaj subiĝo de la Osmana Imperio , kiu aperis jam en 1732 en Hago, Amsterdamo. Verko de Marsigli iĝis bazverko por la sciencistoj, kiuj okupiĝas pri la epoko, pri la tiutempa Osmana imperio.

Li surmapigis unuafoje la limon inter Hungario kaj la Osmana imperio (850 km nun en Kroatio, Serbio kaj Rumanio).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Presitaj:

  • Osservazioni interne al Bosforo Tracio" (Rome, 1681)
  • Histoire physique de la mer", tradukita de Leclerc (Amsterdam, 1725)
  • Danubius Pannonico-mysicus, observationibus", etc. (7 vols., Hague, 1726)
  • L'Etat militaire de l'empire ottoman" (Amsterdam, 1732)
    • hungare: Marsigli, Luigi Ferdinando: Az Oszmán Birodalom katonai állapotáról, felemelkedéséről és… Könyvesház Kiadó, 2007.

Fakliteraturo[redakti | redakti fonton]

  • FONTENELLE, Eloges des Acad., II (Paris, 1825); QUINCY, Mémoires (Zurich, 1741).
  • The Catholic Encyclopedia, Volume IX. Published 1910. New York: Robert Appleton Company. Nihil Obstat, October 1, 1910. Remy Lafort, Censor. Imprimatur. John M. Farley, Archbishop of New York