Luigi Nono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La domo de nasko de Luigi Nono en Venecio

Luigi NONO (naskiĝis la 29-an de januaro 1924 en Venecio, mortis la 8-an de majo 1990 en Venecio) estis itala komponisto de artmuziko, pliigante konsiderata en Eŭropo kaj pretere kiel unu el la plej gravaj de la 20-a jarcento.

Naskiĝinte en Venecio, Nono estis ano de riĉa artema familio; lia avo estis fama pentristo, kaj lia onklo estis skulptisto. Nono komencis muziklernadon kun Gian Francesco Malipiero en 1941 ĉe la Venecia Konservatorio, kie li akiris, interalie, scion de la renesanca madrigala tradicio.