Luigi Vanvitelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luigi Vanvitelli

Luigi Vanvitelli, pentrita de Giacinto Diano
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1700 (1700-05-12)
en Napolo
Morto 1-an de marto 1773 (1773-03-01) (72-jaraĝa)
en Kaserto
Laboro
Notindaj konstruaĵoj Lazareto de Ankono, Reĝejo de Kaserto
vdr

Luigi Vanvitelli, naskiĝinta Lodewijk van Wittel (naskiĝis la 12-an de majo 1700 en Napolo, mortis la 1-an de marto 1773 en Kaserto) estis pentristo kaj arkitekturisto itala de nederlanda origino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infana kaj juna aĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta hazarde en Napolo de familio de artistoj devenanta de Amersfoort, Nederlando, Lodewijk estis filo de Gaspar van Wittel, fama pentristo loĝanta en Romo ĉe la papo ekde 1674. Italigita kiel Luigi Vanvitelli, li komencis sian agadon kiel pentristo kaj poste iĝis arkitekturisto - unu de la plej gravaj arkitektoj en Italio dum la tempo inter Baroko kaj Novklasikismo.

Vanvitelli ĉerpis inspiron el famaj arkitekturistoj barokaj, kiel Gian Lorenzo Bernini, Francesco Borromini, Carlo Fontana, Filippo Juvarra, kaj studadis la verkojn de arkitekturistoj vivintaj antikve kaj dum la Renesanco. Li amikiĝis kun Nicola Salvi kaj aliĝis la Akademion de Arkadio.

En Romo[redakti | redakti fonton]

En 1732 li partoprenis la konkursojn pri la fasado de Sankta Johano en Laterano kaj pri la Fontano Trevi, kiuj enkondukis artan releviĝon de la Papa Ŝtato sub la iluminita regado de Klemento la 12-a; la projektoj de Vanvitelli, agordiĝantaj al la novaj inklinoj novklasikaj,[1] plaĉis, sed juĝantaro preferis projektojn laŭ baroka arto. Kvankam li ne gajnis premiojn, li sukcesis sin rimarkigi[2] kaj akiri la postan jaron gravan taskon en la Papa Ŝtato, pri la haveno kaj la lazareto de Ankono.[3]

Verkoj en Ankono kaj apude[redakti | redakti fonton]

La Lazareto de Ankono (1733-1738)
La fasado konkava de la jezuita preĝejo de Ankono

Dum la konstrukcio de la ankona haveno, Vanvitelli elpensis grandan artefaritan insulon, kvinangulan, ene de la haveno mem, por la Lazareto (1733 - 1738). Sur la insulo li kreis konstruaĵon kunmetante kvinangulojn samcentrajn. En la centro estas la eta preĝejo de Sankta Roĥo. La ravelino celas la plenan maron.

En Ankono Vanvitelli kreis ankaŭ la Novan Kajon kun ĝia monumenta eniro (la Klementa Arko) kaj la Jezuitan Preĝejon, kies konkava fasado prezentas la havenan arkon.

En la regiono de Ankono, Markio, Vanvitelli projektis la turon de la Basiliko de la Sankta Hejmo a Loreto, la preĝejon de la Madono de la Mizerikordo en Maĉerato,[4] la preĝejon de la Maddalena en Pesaro.[5]

Reveno en Romon[redakti | redakti fonton]

Kiam li revenis en Romon, li ricevis oficon de arkitekturisto ĉe la Baziliko de Sankta Petro; tiun oficon li tenis dum sia tuta vivo.

Reĝejo de Kaserto[redakti | redakti fonton]

La Reĝejo de Kaserto vidita de la ĝardenoj
La honora ŝtuparego en la Reĝejo de Kaserto

En 1750 la reĝo de Napolo, Karlo de Burbono petis de Vanvitelli la projekton de nova reĝejo apud Kaserto, facile atingebla de la ĉefurbo, Napolo, sed ekster ĝi, simile al Versailles apud Parizo. La palacon, konstruota apud nova urbo (poste konstruita sen respekto de la elpensoj de Vanvitelli), provizis per akvo la monumenta Karola Akvedukto, projektita de Vanvitelli laŭ la ekzemplo de la romiaj akveduktoj.

La Reĝejo de Kaserto estas la plej grava verko de Vanvitelli. Tre bone prizorgita en ĉiuj detaloj kaj aranĝata laŭ kvar monumentaj kortoj, ĝi havas ĉe la fronto scengrandiozan parkon ekspluatantan naturan deklivon por artefarita akvofalo giganta kun fontanoj kaj statuoj. En la palaco rimarkindaj estas la honora ŝtuparego, la kapelo, la teatro. Mankas la kvar planitaj turoj kaj la planita kupolo.

Post la morto de Luigi Vanvitelli en 1773,[6] la konstruado de la Reĝejo estis daŭrigata de la filo Carlo (Napolo, 1739-1821).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. itale Il Lazzaretto di Ancona di Mezzetti - Bucciarelli - Pugnaloni.
  2. itale Cesare De Seta, Luciano Romano, Luigi Vanvitelli e la sua cerchia - Electa Napoli, 2000 (paĝo 56).
  3. itale Filippo de Boni, Biografia degli artisti, Tipi del Gondoliere, 1840 (paĝo 1051).
  4. itale Cesare De Seta, Luigi Vanvitelli, Electa Napoli, 1998 (paĝo 256)
  5. itale Giovanna Patrignani, Pesaro.
  6. Vanvitelli estis entombigata en la preĝejo de Sankta Francisko de Paola en Kaserto.