Luis Cernuda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Luis Cernuda's loko de naskiĝo.

Luis Cernuda (Sevilla, 21-a de septembro 1902 - México, 5-a de novembro 1963) estis Andaluzio poeto kaj literatura kritikulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia edukado estis rigida kaj netolerema pro la patra karaktero kaj ties militisteco. Li ekstudis Juron en la sevila universitato kie unu el liaj profesoroj estis Pedro Salinas. Kiam mortis iliaj gepatroj, li herediĝis kaj vojaĝis al Málaga, kie li konis la poeton kaj eldoniston Manuel Altolaguirre. En la 20aj jaroj li translokiĝis al Madrido kontaktante la literaturajn etosojn de la urbo kiuj poste estos konataj kiel la Generación del 27 aŭ Generacio de la 27a. Tie li laboris en librovendejo kaj enamiĝis je iu Serafín kiu tute ne atentis lin. Al tiu amo respondas la libroj Donde habite el olvido (Kie loĝos forgeso) kaj Los placeres prohibidos (La malpermesitaj plezuroj). Li estis samseksema kaj neniam neis tion male ke lia samgrupano Federico García Lorca, pro tio al aliaj li ŝajnis ribelulo kaj vere li estis tio kontraŭ tiama maltoleremo hispana, kaj fakte marĝenita homo.

Li laboris kiel helpa instruisto en universitato de Toulouse, Francio, dum unu jaro. Post la eko de la 2a Hispana Respubliko li kunlaboris en movadoj por Hispanio pli klera, tolerema kaj liberala. Samjare de la intercivitana milito publikigis la unuan eldonon de sia tuta poezia verkaro ĝistiama, per titolo La realidad y el deseo (Realo kaj deziro, 1936). Dum la milito li partoprenis la 2an Kongreson de Antifaŝisma Intelektularo en Valencio. En 1938, li foriris al Britio, kie li laboris hiel helpa instruisto en universitatoj de Glasgow, Cambridge kaj la Instituto Español de Londono, somerumante en Oksfordo kun la pentristo Gregorio Prieto.

En 1947 li ekis sian usonan ekzilon; tie li instruis literaturon kaj atingis ekonomian stabilon. Poste li elmigris en Meksikion en 1952 kaj tie enamiĝis je korpokulturisto al kiu dediĉis siajn Poemas para un cuerpo (Poemoj por korpo). Tie li interkonatiĝis kun Octavio Paz kaj kun geedzoj Altolaguirre, ĉefe la edzino Concha Méndez, kaj tie mortiĝis.

Poezio[redakti | redakti fonton]

La cernuda poezio estas medita kaj meditiga kiu konsistas je kvar epokoj, laŭ Octavio Paz: la jaroj de lernadoj, de juneco, de matureco kaj ekmaljuniĝo.

Al la unua etapo apartenas la unuaj poemoj publikigitaj en 1927, la jaron kiu nomigas la generacion, laŭ titolo Perfil del aire (Aera profilo) -kiuj montras elegantan poeton kiu elegie observadas la mondon- kaj Égloga, elegía, oda, verkita inter 1927 kaj 1928, kiu omaĝas la klasikan tradicion kaj samtempe priparolas temojn tre karaj al Cernuda: amo kaj amoro.

Per Un río, un amor (Unu rivero, unu amo) kaj Los placeres prohibidos, verkita inter 1929 kaj 1931, malfermiĝas la juneca epoko. Tiuj du libroj enmetas Cernuda en la surrealismo. Kvankam lia klasika sento ĉiam mildigas la forman rompon, la kerno de tiuj poemaroj estas ribelemo kontraŭ la starigita ordo. En Los placeres prohibidos ribelo kreskas per malferma defendo de samseksemo. Donde habite el olvido (1934) estas novromantisma libro kvazaŭ becquereska, kiu disvolvigas aman elegion. Invocaciones, de 1934-1935, festas mondajn glorojn kaj ekzaltas la poetan mision.

La matura etapo ekas per Las nubes (Nuboj, 1940 kaj 1943), unu el la plej belaj libroj de poezio pri la intercivitana milito, kie la elegia sento donde lo elegíaco maturiĝas. Sub influo de angla poezio inkludas dramajn monologojn, kiel «La adoración de los magos» (La adoro de la magoj). Samstila estas Como quien espera el alba (Kvazaŭ atendante mateniĝon, 1947). Obsedite per siaj sevilaj memoroj li verkis proze Ocnos (1a eld. en 1942, poste pligrandigita: 1949 kaj 1963), baza por kompreni lian mitologion de la perdita paradizo.

En México okazas lia lasta epoko. Tie li verkis Variaciones sobre tema mexicano, (Variacioj pri meksika temo, 1952), Vivir sin estar viviendo (Vivi sen esti vivanta, 1944-1949) kaj Con las horas contadas (Kalkulitajn horojn, de 1950-1956), kiu en postaj eldonoj enhavos Poemas para un cuerpo (Málaga, 1957). Videblas anstataŭo de la antaŭa eleganta, garcilaseska musikeco kontraŭ malmola seka ritmo kaj forigo de ĉiu ornamo favore la ideon. Tiu stilo atingas maturecon en Desolación de la Quimera (1962).

Cernuda estas aŭtoro de kritika verko ekzemple (Estudios sobre poesía española contemporánea (1957) aŭ Poesía y literatura, I y II (1960 kaj 1964) kiu krom ia personaĵoj permesis klarvidojn.

En 1985 oni eldonis lian ununuran teatraĵon, La familia interrumpida (Interrompita familio).

Poezia teorio[redakti | redakti fonton]

Tradicio kaj originaleco

Por Cernuda, la respekto por la literatura tradicio kaj la pezo de originaleco estu ekvilibraj. Por li tiu respekto estas grava, sed ne nur pro la hispana tradicio, sed ankaŭ pro la tuta literaturo eŭropa ekde Homero. Inter tiuj influoj elstaras:

  1. Garcilaso.- Tiom pro lia metriko (kiel videblas en la libro Égloga. Elegía. Oda), kiom pro liaj temoj (amo, idealigita vidpunkto pri naturo kaj ĉeesto de klasika mitologio).
  2. Bécquer, kaj la poetoj kiuj ekas la Simbolismon (Baudelaire, Paul Verlaine, Paul Valéry, Mallarmé, Friedrich Hölderlin), kiu instruas lin la ideon de la poeto kiel supernatura estaĵo kiu scipovas vidi kion aliuloj ne povas.
  3. La platonikaj poetoj (Fray Luis de León, T.S. Eliot), lin instruas la naturvidon kiel orda kaj paca mondo kontraŭ la homa kaoso.

Krom tiu tradicia influo, Cernuda ankaŭ atentas la verkon de siaj samtempuloj:

  1. Juan Ramón Jiménez, pro la subjektiva vido de la realo kaj la ideo, ke la literaturo rekte iru al la esenco de la estaĵoj, sen banalaĵoj.
  2. La poetoj de la 27a instruas lin la uzadon de la teknikoj kaj lingvo de la Surrealismo.

La funkcio de la poeto

La funkcio de la poeto en Luis Cernuda respegulas perfeke la romantisman tradicion, laŭ kiu la artisto estu soleca homo posedanta supernaturan eblon kiu permesas lin vidi kaj esprimi kion aliaj ne povas. Tiele, Cernuda sekvas tradicion kiun ekis la germanoj Hölderlin, Novalis aŭ Heinrich Heine kaj kiun en Hispanio jam sekvis alia sevilano, nome Gustavo Adolfo Bécquer. La poeto estas iu elektito ĉu de dio ĉu de la diablo. Estas li diabla estaĵo, socie marĝenita kaj pro tio tute soleca kaj solema. En Cernuda, tiu diabla, senegala kondiĉo estas markita de lia senegala maniero kompreni amon. Lia samseksemo kontraŭas entute la uzadon kaj regularon de la burĝa socio al kiu li apartenas kaj en kiu li vivas. Konsekvenco estas ribelemo kaj amara frustracio pro konstanta batalo inter realo kaj deziro vivi, ami tute diversmaniere.

La temoj de la poezia verko

La tema kerno de la verko de Cernuda estas antitezo inter realo kaj deziro, kio nomigas ties tutverkaron post 1936. Tiu antitezo naskiĝas sendube el la personaj cirkonstancoj sed ankaŭ de la konflikto kiun la romantismaj kaj simbolismaj poetoj starigas inter persona libero kaj burĝa socio kio krome estas ofta eco de la poezio de la 20a jarcento kiel en Antonio Machado, Federico García Lorca, Rafael Alberti, inter samtempuloj de Cernuda.

Tiun temon de realo kontraŭ deziro ni povus precizigi laŭ serio de variacioj:

  1. Soleco, izoleco, marĝeneco kas diferencosento.
  2. Deziro trovi loĝeblan mondon kiu ne perfortu aŭ kontraŭu la individuon kiu povus esti diversa. En tiu klopodo, foje la poeto pripensas la pasintecon, la infanaĝon, kio kuniĝas kun la temo de perditaj paradizoj, eca de nuntempa literaturo.
  3. Deziro trovi perfektan belon, ne malpura pro realo aŭ materialeco.
  4. Amo estas lia ĉefa temo. Ĝi povas pasi kvar etapojn:
    • Neĝuita amo, sed antaŭvidita. Komprenita plie kiel literatura legita sperto ekzemple en la libro Los placeres prohibidos.
    • Ama sperto markita de malkontenteco, doloro kaj malsukceso aŭ nekompreno ekzemple en la libro Donde habite el olvido.
    • Amo kiel feliĉa sperto sed markita de mallongeco kiel en la Poemas del cuerpo.
    • Tempo kaj ĝia fluo estas alia grava temo de Cernuda. Rilate al tio oni trovas la deziron de senfiba juneco, markida de amaj spertoj, de belo kaj sprita forto por ribelemo kontraŭ la mondo perforta; la nostalgio de la infanaĝo, ligata al naivo kaj pro tio al feliĉo kaj deziro de eterneco en naturo kaj mondo orda.
  5. Naturo.- Estas klara la kontraŭstaro en la poemoj de Cernuda inter la burĝa kaj la natura mondoj, tiu lasta konsiderata kiel paradizo en kiu la artisto povas vivi armonie. La socia burĝa mondo estas markita de kaoso, la realo kaj kontraŭ tiu la natura ordo, la deziro, kie spontanee la sentoj kaj instinktoj fluas libere.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J . A. Coleman, Other voices. A study of the late poetry of Luis Cernuda (North Carolina University Press, 1969)
  • Ph. Silver, Luis Cernuda: el poeta en su leyenda (Madrid, 1972)
  • D. Harris, Luis Cernuda: a Study of the Poetry (Londres, 1973)
  • D. Harris (ed.), Luis Cernuda (Madrid, 1977)
  • R. Martínez Nadal, Españoles en la Gran Bretaña: Luis Cernuda. El hombre y sus temas (Madrid, 1983)
  • M. Ulacia, L. Cernuda: escritura, cuerpo y deseo (Barcelona, 1986).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]