Luis Enrique Sepúlveda Cuadra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Enrique Sepúlveda Cuadra
Persona informo
Naskonomo Luis Enrique Sepúlveda Cuadra
Naskiĝo 9-an de oktobro 1873 (1873-10-09)
Morto 30-an de oktobro 1935 (1935-10-30) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉilio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Aŭtografo en fotokarto

Luis Enrique SEPÚLVEDA CUADRA, (ps.: Luensecua; Luiso Vidinte) (naskiĝis la 9-an de oktobro 1873 en Valparaíso, mortis la 30-an de oktobro 1935) estis ĉilia instruisto de blinduloj kaj tradukisto de la lingvoj franca, angla, itala kaj portugala al la hispana, krome grava Esperanto-pioniro en Sudameriko kaj membro de la Lingva Komitato.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Sepúlveda fondis la unuan societon de Esperanto kaj redaktis la unuan propagandan gazeton en Ĉilio. Li krome estis prezidanto de la unua landa kongreso de Esperanto, Santiago, 1910. En 1932 li fondis junularan Esperanto-societon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Sepúlveda verkis kelkajn prop. broŝurojn kaj tradukis la literaturaĵon „Por Koleriĝi“ (23 p., 1910, Meksiko). Kunlaboris por multaj E-gazetoj.

[redakti | redakti fonton]

En Heroldo de Esperanto la 5-an de januaro 1936 aperis nekrologo de Eduard Kühnl, el kiu ni citas

Ĉar li eklaboris por Esperanto en la unuaj tempoj de la movado, lia nomo aperos en ĉiu historia verko en la unuaj vicoj. Nekredeble ampleksa estis lia korespondado kun ĉiuj landoj de la mondo, kaj lia arkivo ordigita ĝis la lasta tago de lia vivo reprezentas valoran fonton por studo de nia movado, precipe rilate la antaŭmilitan epokon. Precipe el tiu tempo ĝi enhavas dokumentojn skribitajn de la plej konataj propagandistoj. La materialo kolektata dum jardekoj estis lia trezoro, kiun li zorge ordigis, kompletigante ĝin per ĉio, kio aperis en la mondo esperantista. Miloj da leteroj skribitaj de li dum tiu tempo kaj dissenditaj al ĉiuj partoj de la terglobo diskonigis lian nomon same kiel nomon de propagandisto persone aktiva.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Nekrologo de E. Kühnl en revuo Esperanto (UEA) Jan. 1936, p. 11.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.