Luis Felipe Saldarriaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Felipe Saldarriaga
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1956 (1956-01-01) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kolombio
Okupo
Okupo esperantistoarkitekto
vdr

Luis Felipe SALDARRIAGA estas kolombia arkitekto kaj Esperantisto.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Luis Felipe Saldarriaga naskiĝis en la urbeto Segovio, departemento de Antjokio, la 21-an de oktobro de 1956. Tie li loĝadis ĝis novembro de 1976, kiam abiturientiĝis en mezlernejo “Liborio Bataller”, kaj decidis vojaĝi al la urbo Medeĝino (Medellín), kie aktive partoprenis E-agadojn, dum pluraj jaroj instruis la Internacian Lingvon kaj nune loĝas.

En 1974, en Segovio, li ekkonis pri la Internacia Lingvo per E-profesoro Jairo del Río Ángel, kiu instruis al li kaj al aliaj gesegovianoj la unuan elementan E-kurson. Tuj Luis Felipe Saldarriaga Esperantistiĝis kaj de tiam la Internacia Lingvo logis lian menson kaj vivon.

Ekde sia frua infanaĝo Luis Felipe Saldarriaga interesiĝis pri arto; tial li unue decidis studi pentrarton en Belarta Instituto de Medeĝino, kie studis tri el la ses jaroj de tiu kariero. Poste interesiĝis pri arkitekturo, kariero kiun li studis en Kolombia Nacia Universitato de Medeĝino, kiu diplomigis lin en 1993.

Ŝtatoficisto[redakti | redakti fonton]

En 1994, per publika konkurso, li atingis postenon kiel arkitektura dezajnisto en la fako pri publikaj konstruaĵoj de la ŝtata entrepreno Departemento de Antjokio, kie restadis dum tri jaroj, ĝis decembro de 1997, kiam estis oficoŝanĝita al la kultura fako, nune nomata Antjokia Kulturheredaĵa kaj Kultura Departementa Instituto, kie nune laboras pri kultura heredaĵo por 125 urboj kaj urbetoj de la Antjokia Departemento.

En tiu posteno Luis Felipe Saldarriaga devas, inter alie:

• Asesori al membroj de la komunumo kaj al ŝtatoficistoj pri rekonado kaj protektado de la kultura heredaĵo de la 125 urboj kaj urbetoj de la Antjokia Departemento.

• Kunordigi la Departementan Programon “Gardantoj de la Kultura Heredaĵo”.

• Realigi kontrolon al projektoj pri klerigado rilate al la kultura heredaĵo de la Antjokia Departemento, kiuj oni kontraktas kun universitatoj.

• Realigi kontrolon al projektoj pri protekto-planoj de la Antjokia Kultura Heredaĵo, kiuj oni kontraktas kun universitatoj aŭ privataj entreprenoj.

• Realigi kontrolon al projektoj pri restaŭrado de konstruaĵoj kaj artaĵoj apartenantaj al la Kultura Heredaĵo de la Nacio, lokigitaj en la Antjokia Departemento, kiuj oni kontraktas kun entreprenoj spertaj pri la temo.

Kultura agado[redakti | redakti fonton]

Dum sia laborado por la ŝtato Luis Felipe Saldarriaga ofte vojaĝas tra la Departemento de Antjokio, enhavanta 125 urbojn kaj urbetojn, kun diversa kaj abunda kulturo. Same, invitite de la Kultura Ministerio de Kolombio, li ĉeestas plurajn naciajn kongresojn kaj kunvenojn por alporti al la disvolvo de la politiko necesa por protekti la kulturan heredaĵon de la Kolombia lando.

De longe Luis Felipe Saldarriaga prelegas pri kultura heredaĵo en la Antjokiaj universitatoj, muzeoj, lernejoj, kulturdomoj kaj kulturaj sidejoj de la Antjokiaj urboj.

Luis Felipe Saldarriaga ankaŭ verkis kaj publikigis plurajn artikolojn pri kultura heredaĵo kaj kunordigas la eldonadon de kulturaj verkoj en la Antjokia Departemento.

Okaze de siaj laborvojaĝoj, Luis Felipe Saldarriaga fariĝis amatora fotisto. Liaj fotoj ilustras diversajn kulturajn publikaĵojn.

Dum naŭ jaroj estis membro de la Medeĝina Kultura Konsilio kaj dum dek jaroj estis teknika sekretario de la Kulturheredaĵa Departementa Konsilio de Antjokio.

La 30-an de novembro de 2009, Luis Felipe Saldarriaga estis medalita de la departementa gubernio de Antjokio, okaze de siaj 15 jaroj da elstara laborado por la regiona ŝtato.