Luis Fernando Macías Zuluaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Fernando Macías Zuluaga
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1956 (1956-11-30) (67-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

Luis Fernando Macías Zuluaga estas kolombia verkisto. Li verkas rakontojn, romanojn, poemojn kaj eseojn.

Li naskiĝis en Medellín en 1957, kaj havas magistron pri Filozofio kaj estas bakalaŭro pri Edukado en Hispana lingvo kaj literaturo, ambaŭ el la Universitato de Antjokio. En la Universitato de Medellin li specialiĝis pri latinamerika literaturo.

Li laboris en la fako pri komunikado de la Universitato de Antjokio, kaj estis tie direktoro de la universitata revuo -"Revista Universidad de Antioquia"-. Fine de 1998 la universitato nomumis lin[1] Ĉefo de la Departemento de Publikaĵoj de la Universitato. Krom tio li ankaŭ estas profesoro pri literaturo kaj hispana lingvo en la sama universitato.

Luis Fernando Macías estas studemulo de la evoluo de la rakonta literaturo en Antjokio, pri kio li skribis artikolojn. Li ankaŭ skribis pri la verkoj de Manuel Mejía Vallejo kaj Fernando González Ochoa. Dum li estis en la Universitato de Antjokio, li faris esploradon "Lexicón de León de Greiff" pri la verko de la grava kolombia poeto León de Greiff kaj lia riĉega vortaro.

Li direktis, kun aliaj, revuon "Poesia", kaj fondis eldonejon "El Propio Bolsillo" ("La propra poŝo") unue por publikigi sian verkon, sed poste la eldonejo publikigis pli ol cent librojn far multaj novaj aŭtoroj kaj eĉ tradukaĵojn (ekzemple Voz nuda / Voix Nue far Anouk Guiné).

En la jaro 1999 li estis unu el la juĝistoj[2] de la 14a Premio Nacia de Poezio.

Inter la jaroj 2005 kaj 2006 li korektis kaj eldonis tekston de la libro Anecdotario Empresas Públicas de Medellín 50 Años (ISBN 978-958-97844-2-6), kolekto de labor-anekdotoj de laboristoj de kompanio EPM, kompilitaj kaj publikigitaj okaze de la 50-jariĝo de la kompanio.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Unua Premio en Konkurso de Rakontoj "Argemiro Pérez Patiño", de la Universitato de Medellín, en 1982.
  • Finalulo en konkurso por Premio Nacia de Poezio, en 1982.
  • Finalulo en konkurso por Premio "Enka" de porinfana literaturo, en 1983.
  • Finalulo en konkurso por Premio "Enka" de porinfana literaturo, en 1987.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lexicón de León de Greiff.
  • Amada está lavando, 167 paĝoj, romano, eldonejo: El Propio Bolsillo, Medellín, 1987.
  • La flor de lilolá, 74 paĝoj, porinfana rakonto, eldonejo: El Propio Bolsillo, Medellín, 1981.
  • El Otro Movimiento Estudiantil, ISBN 968-415-099-7, 179 paĝoj, eseo kunverkita kun Enrique de la Garza Toledo, Leon Tomas Ejea, eldonejo: Extemporaneos, 1986.
  • La rana sin dientes, 145 paĝoj, porinfanaj rakontoj, eldonejo: El Propio Bolsillo, Medellín, 1988.
  • Del barrio, las vecinas, 69 paĝoj, poemoj, eldonejo: El Propio Bolsillo, Medellín, 1988.
  • Ganzúa, ISBN 958-9237-03-7, 196 paĝoj, romano, eldonejo: El Propio Bolsillo, Medellín, 1989/1990.
  • Casa de bifloras, porinfana rakonto, 1991.
  • Diario de lectura I: Manuel Mejía Vallejo, ISBN 958-9075-46-0, 97 paĝoj, eldonejo: Biblioteca Pública Piloto de Medellín para América Latina, Medellín, 1994.
  • Una leve mirada sobre el valle, poemoj, 1994.
  • Diario de lectura II: El pensamiento estético en las obras de Fernando González, 1997.
  • La línea del tiempo, 48 paĝoj, poemoj, eldonejo: Lealon, Medellín, 1997.
  • Buscarraiz, ISBN 958-696-047-1, 104 paĝoj, eseoj kaj intervjuoj, eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana (libro numero 20 el kolekto: "Rojo y Negro"), Medellín, 1999.
  • Alejandro y María, ISBN 958-9237-44-4, 91 paĝoj, porinfana rakonto, eldonejo: El Propio Bolsillo, Medellín, 2000.
  • Los relatos de La Milagrosa, ISBN 958-9041-58-2, 73 paĝoj, eldonejo: Fondo Editorial Universidad Eafit, Medellín, 2000.
  • Los cantos de Isabel, ISBN 958-9237-46-0, 50 paĝoj, poemoj, eldonejo: El Propio Bolsillo, Medellín, 2000.
  • Memoria del pez, ISBN 959-209-408-X, 152 paĝoj, poemoj, eldonejo: Ediciones Union, Havano, 2002.
  • El juego como método para la enseñanza de la literatura a niños y jóvenes, 284 paĝoj, eseo, eldonejo: Biblioteca Pública Piloto de Medellín para América Latina, Medellín, 2003.
  • Enseñanza de la Literatura, eseo kunverkita kun E. Medina.
  • Eugenia en la sombra, ISBN 958-708-043-2, 67 paĝoj, romano, eldonejo: Sic, Bukaramango, 2003.
  • Los guardianes inocentes, ISBN 958-9237-54-1, 52 paĝoj, rakontoj, eldonejo: El Tambor Arlequin, Medellín, 2003.

Entekstaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala nomumo Arkivigite je 2007-07-19 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Oficiala nomumo kiel juĝisto. Arkivita el la originalo je 2007-07-19. Alirita 2007-07-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]