Luis Hernández Lahuerta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Hernández Lahuerta
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
en Valencio
Morto 30-an de novembro 1960 (1960-11-30) (55-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr
Luis Hernández Lahuerta parolas dum inaŭguro de tabulo al LLZ dum la 17-a SAT-Kongreso en Valencio

Luis HERNÁNDEZ LAHUERTA (naskiĝis en 1906 en Valencio, mortis en 1961) estis propagandisto, litografo kaj verkisto en Esperanto. Ligita al la laborista movado valencia, li organizis en tiu urbo la 14an kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda. Dum la Hispana Enlanda Milito li redaktis la revuon Popola Fronto, kiu propagandis la vidpunktojn de la respublikana flanko tutmonde, en tre flua lingvo.

En 1947, post sia liberiĝo el la karceroj de Franco, li helpis fondi la novan asocion de esperantistoj, Hispana Esperanto-Federacio, estis ties sekretario kaj dum multaj jaroj redaktis ĝian bultenon, Boletín.

Li tradukis pecon de la verko Don Kiĥoto de la Manĉo, de Miguel de Cervantes: la rakonton de "La malprudenta scivolulo". Li ankaŭ tradukis verketon "Filozofio de Fantomo" de Wenceslao Fernández Flórez kaj "Babiladetoj, diversaj pensoj kaj aforismoj" de Santiago Ramón y Cajal.

Antaŭ la milito Luis Hernández aktivis ankaŭ en la kultura valencilingva societo Lo Rat Penat kaj fariĝis sekretario de ties junulara sekcio.