Luis Jorge Santos Morales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luis Jorge Santos-Morales)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Luis Jorge SANTOS MORALES

Luis Jorge SANTOS MORALES (n. la 1-an de novembro 1943) estas lingvo-profesoro, verkisto kaj Esperantisto de Kolombio.

Frua interesiĝo pri lingvoj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la urbeto Nemocón de la departemento Kundinamarko. Kiam li estis kvarjara, la familio translokiĝis al Zapatoca de la provinco Santandero (hispanlingve "SantanDER"), belega kolonia urbeto, kie -dum la tagoj de la Dua Mondmilito- rifuĝis multaj gravaj germanoj loĝantaj en Kolombio.

La Zapatokanoj estis tiel afablaj kaj gastemaj al sia familio, ke li fakte ĉiam konsideras tiun vilaĝon kiel sian naskolokon. Tie li lernis legi kaj skribi je la aĝo 5.

Ekde frua infanaĝo Luis Jorge Santos Morales havis grandan interesiĝon pri lingvoj kaj persistemon por ilia lernado. Li lernis ankaŭ la anglan, la italan, la francan kaj Esperanton. Ankaŭ en Zapatoca li abiturientiĝis.

La anglan li memlernis, en sia izolita urbeto, precipe aŭskultante radiostacion Voĉo de Ameriko ("The Voice of America"), komparante la hispanajn versiojn de la novaĵelsendoj kun la anglaj, kaj je la aĝo 14 li malkovris "logikan metodon" enkapigi tutan 680-paĝan anglan vortaron. La saman jaron (1957), li malkovris Esperanton kaj esperantistiĝis.

Agado[redakti | redakti fonton]

Li translokiĝis al urbo Bukaramango kaj poste al Bogoto.

Li estis profesoro pri Anglalingva Fonetiko en la Industria Universitato de Santander, en la urbo Bukaramango, (provinco Santandero, Kolombio), kaj profesoro pri Anglalingva Literaturo en la Javeriana Universitato de Bogoto, (Kolombio).

Profesoro Santos estis Kunfondinto, en Bogoto en la jaro 1966, de Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), organizaĵo de kiu li estis plurfoje Prezidanto. La aliaj kunfondintoj de KEL estis S-ino Leonor Calvo, S-ro Anton Tomić, D-ro Miguel Pérez González, P-ro Neal Parker, Inĝeniero Gonzalo Ramírez Almanza, kiu poste translokiĝis al Karakaso (Venezuelo), kaj S-ro José Vilaró, inĝeniero el Barcelono, (Hispanio).

Li estas fondinto de la Organizaĵo Winston-Salem, kiu enhavas Lingvo-instruajn Lernejojn en pluraj urboj de Kolombio, Lernejo por infanoj kaj junuloj en Bogoto kaj Presejo-Eldonejo.

Li disvolvis efikajn metodikojn por lingvo-lernado, kiujn ne nur estas aplikataj en siaj lingvo-lernejoj Winston-Salem, sed ankaŭ alte taksataj en eksterlandaj instruejoj.

En la 70-aj jaroj profesoro Luis Jorge Santos Morales, ekde sia Lingva Instituto Winston-Salem starigis perkorespondan Esperanto-kurson.

Profesoro Santos estis Alta Konsilanto kaj respondeculo pri la akademia fako dum la Kvara Tutamerika Kongreso de Esperanto, okazinta en Bogoto de la 27a de januaro ĝis la 3a de februaro de 1999.

Li estas ofta preleganto pri temoj kiel: lingvo-lernado, lingvo-instruado, kaj lingvistikaj aspektoj; sed ne nur pri tiaj temoj, ankaŭ pri instruado kaj lernado ĝenerale, pri memestimo, persona memhelpo, historio de Esperanto, efika tradukado, indiĝenaj lingvoj de Ameriko, ktp. Ekzemple, en la Tria Amerika Kongreso de Esperanto, okazinta de la 12a ĝis la 17a de februaro de 1996 ĉe la Universitato de Kostariko en la ĉefurbo San José, li prelegis dufoje: pri "Kial kaj kiel plialtigi la memestimon" kaj pri "La ideala instruisto". Li estas elstara oratoro [1], kaj spertulo pri lingvoinstruado kaj lingvolernado; liaj prelegoj estas ĉiam modeloj de majstra regado de la lingvo.

Kiel instruisto pri lingvoj, neŝpareme li subtenas la naciajn esperanto-kongresojn en Kolombio, kaj estas honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo.

Maldekstre-dekstre:Luis Jorge Santos (Eks-Prezidanto de KEL), , la tiamtempa Sekretariino de KEL, kaj alia Kolombia esperantisto, dum oktobro 2011.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lerniloj pri Esperanto por hispanparolantoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto Un Mundo Una Lengua (Esperanto: Unu Mondo Unu Lingvo): Pakaĵo en bonkvalita plasta skatolo, kiu enhavas: 236-paĝan lernolibron ilustritan, 6 sonkasedojn plus la Vortaron Hispana-Esperanto-Hispana Lexicon de hispana eldonejo Sopena, plus glumarko kun la verda stelo. Eldonita en la jaro 1986 en Bogoto.
  • Esperanto: Un idioma para hacer amigos (Esperanto: Lingvo por fari amikojn): Eta (11.3 cm x 15.5 cm) 236-paĝa ilustrita lernolibro plus du sonkasedoj. Eldonita en la jaro 1993 en Bogoto.
  • Privortaj Studoj: Serio de broŝuroj, komencita en la jaro 2005, kie la aŭtoro profunde analizas kaj klarigas kelkajn vortojn kiuj estas speciale problemigaj por la hispanparolantoj:
    • Privortaj Studoj Nro 1: "35 esperantaj signifonuancoj por la hispana verbo "guardar" ilustritaj per 60 dulingvaj ekzemploj".
    • Privortaj Studoj Nro 2: "30 malsamaj rilatnuancoj de la kaprompa prepozicio "ĉe" ilustritaj per 235 konversacie enkuntekstigitaj kaj parkerigindaj dulingvaj ekzemploj"

Lerniloj tute internacilingvaj[redakti | redakti fonton]

  • Ni parolu Esperanton flue k nature "Originalaj k efikegaj, ciklaj k seninterrompaj, plifuigaj ekzercoj": Ekzercaro intencata kiel libro-serio, el kiu aperis en la jaro 2004 la unua volumo 120-paĝa, ringe bindita.

Revuoj[redakti | redakti fonton]

  • Andaj Ondoj: Oficiala organo de Kolombia Esperanto-Ligo, kies redaktoro kaj ofta artikolverkisto li estas. Ĝi komecis aperi en julio de 1987, sed ĝia apero ne estas tiel regula kiel dezirinde.

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nigraj Inkvizitoroj, Flavaj Klaĉulinoj: Traduko el hispanlingva teatraĵo, originale fare de la kolombia dramisto Gustavo Andrade Rivera. Ĝi estis surscenigita la 3an de februaro de 1999 dum la Kvara Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, en Bogoto. Tiufoje la teatraĵo estis reĝisorita fare de profesoro Santos, kun 8 rolantoj.

Artikoloj pri Esperanto en ĵurnaloj[redakti | redakti fonton]

  • El Creador de Esperanto (La Kreinto de Esperanto), pri L. L. Zamenhof, en la ĵurnalo Vanguardia Liberal, en urbo Bukaramango, la dimanĉon 21an de decembro de 1969.
  • Esperanto contra Babel (Esperanto kontraŭ Babelo), en la 6a paĝo de la sekcio "Magazín Dominical" (Dimanĉa Magzino) de ĵurnalo El Espectador de Bogoto, la 24-an de septembro de 1972.

Verkoj ne-priesperantaj[redakti | redakti fonton]

  • Formación para el Éxito, el Amor y la Felicidad (Edukado por la Sukceso, la Amo kaj la Feliĉeco): Edukaj principoj de la Lernejo Winston-Salem, lernejo fondita fare de li, kaj kies direktoro li estas. Publikigita en 1995.
  • Cómo lograr una pronunciación perfecta del inglés americano (Kiel atingi perfektan prononcon de la amerika Angla). Publikigita en 1990.