Luis López Méndez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis López Méndez
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1757 (1757-11-30)
en Karakaso
Morto 30-an de novembro 1840 (1840-11-30) (83-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Ŝtataneco Venezuelo
Alma mater Centra Universitato de Venezuelo
Okupo
Okupo diplomato
vdr

Luis Ceferino López Méndez Nuñez y Mesa de Aguilar (Karakaso, Hispana Imperio, 1758 - Santiago de Chile , Ĉilio, 1831) estis diplomato el Venezuelo. Li postenis kiel instruisto kaj el la okazintaĵoj de la 19-a de aprilo de 1810, estis sendita kiel reprezentanto de la Junta de Karakaso al Londono kun Simón Bolívar kaj Andrés Bello.

Li restis en Londono negoce la akiron de milit- kaj aliaj materialoj por la sendependigo de Venezuelo kaj de la Unuiĝintaj Provincoj de Nova Granado, posta Kolombio. López Méndez estis responsa por vekigi entuziasmon, serĉi volontulojn kaj dungi eŭropajn ekspediciulojn ĉefe britaj kaj germanoj veteranoj de la napoleonaj militoj. Ties laboro tiom gravis ke Bolívar kromnomigis lin kiel “el verdadero libertador de Colombia” (la vera liberigisto de Kolombio).

En 1821, perdis sian permeson kaj estis alvokita prezenti sian negocadon. Poste li estis nomumita ambasadoro antaŭ la parlamento de la Hansa ligo.

En 1826 estis en Lima kaj en 1827 en Guayaquil. Ene de la malsukcesa konspiro de Kvenko de 1828, kontraŭ la projekto bolivara de kreado de Bolivio, López Méndez kaj aliaj 40 insurekciaj oficiroj estis arestitaj, kaj senditaj al Bogoto. Tuj poste li direktis sin al Ĉilio, kie li mortiĝis en Kasablanko (Provinco Valparaiso) en 1841. Liaj restoj perdiĝis.

Sur la Ĉefa Placo de Kasablanko stariĝis en 1970 memora monumento por tiu elstara venezuelano, kiu plenumis la mision de serĉado de volontuloj kaj armilaro por plibonigi la funkcian kapablon necesan por la sukceso de la sendependigaj militoj de Sudameriko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Freedom's Mercenaries", de Moisés Enrique Rodríguez.
  • "Foreign Legionnaires in the Liberation of Spanish South America", de Alfred Hasbrouck.
  • "Voluntarios Británicos e Irlandeses en la Gesta Bolivariana", de Eric Lambert.
  • "Independencia de las Colonias Hispano-Americanas. Participación de la Gran Bretaña y los Estados Unidos. Legión Británica", de Luis Cuervo Márquez.
  • "Luis López Méndez" de Edgardo Mondolfi Gudat.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]