Luis de Olona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis de Olona
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1822 (1822-11-30)
en Malago
Morto 13-an de junio 1863 (1863-06-13) (40-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo libretisto • verkisto
vdr

Luis de OLONA y Gaeta (Malago, 1823 - Barcelono, 1863), hispana dramaturgo, libretisto de zarzuela kaj teatra entreprenisto.

Li faris bohemian vivon en naskiĝurba Malago antaŭ instaliĝi en Madrido, kie direktoris malgrandajn teatrojn kaj kunlaboris en gazetaro. Li estis fekunda dramaturgo kaj komponis komediojn, sainete kaj zarzuela, muzikitaj de la plej famaj komponistoj tiamaj. Li kunaboris kun aŭtoroj kiaj Pina, Valladares Garriga aŭ Antonio García Gutiérrez. Inter liaj titoloj menciindas El primo y el relicario, komedio de 1843; El caudillo de Zamora, dramo de 1847; kaj la amuzdramo Las dos carteras, de 1851. Inter liaj zarzueloj menciindas Galanteos en Venecia, 1853; El sargento Federico, 1855; Casado y soltero, 1858; Los circasianos, 1860 aŭ El postillón de La Rioja, 1861. Lia teatro estas tamen feble konstruita kaj abunda je malverecoj, pro kio li estis tre kritikita de Díaz de Escobar kaj Lasso de la Vega.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Javier Huerta, Emilio Peral y Héctor Urzaiz, Teatro español de la A a la Z. Madrid: Espasa, 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]