Luiz Carlos Maciel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luiz Carlos Maciel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1938 (1938-03-15)
en Porto-Alegro
Morto 9-an de decembro 2017 (2017-12-09) (79-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Federacia Universitato de Suda Rio-Grando vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luiz Carlos MACIEL (Porto Alegre, Brazilo, 15-a de marto, 1938) estas verkisto, ĵurnalisto kaj scenaristo brazila.

Diplomiĝis pri Filozofio en 1958 Dum kiam li studis, li laboris kiel direktoro kaj aktoro en ne-profesia teatro. En 1959 li komencis studi senpage en la Lernejo pri Teatro de Universitato de Bahio. Em tiu okazaĵo, li konis la filmiston Glauber Rocha, la verkiston João Ubaldo Ribeiro kaj la kantiston Caetano Veloso, inter aliaj. Glauber estis, fakte, la principa aktoro en unu el liaj filmetoj, nomita A cruz na praça.

En 1960 li ricevis alian sem-pagaĵon, nun de la Rockefeller Foundation, por ke li studu ĉe Carnegie Institute of Technology, en Pittsburgh, Usono, kie li studis pri teatra direktorado kaj film-verkado, dum 18 monatoj. Kiam li revenis al Salvador, li fariĝis instruisto de la Lernejo pri Teatro kaj direktis kelkajn teatraĵojn.

En 1964, li transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro, ek-instruis em la Conservatório Dramático Nacional kaj laboris en kelkaj lokaj ĵurnaloj, kiel Jornal do Brasil, Última Hora kaj la revuo Fatos e Fotos.

Konata kiel la"pensisto de la kontra-kulturo", li famiĝis en la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj pro siaj ideoj pri la underground. Li estis unu el la fondintoj de la ĵurnalo O Pasquim, en 1969.

Dum la 1970-aj jaroj, dum kiam Brazilo vivis diktaturon, li kaj la plej parto de la skipo de la ĵurnalo O Pasquim estis arestitaj de la tiamaj militistoj, dum 2 monatoj.

Bibliografia[redakti | redakti fonton]

  • Samuel Beckett e a solidão humana (Samuel Beckett kaj la homa soleco)
  • Sartre, vida e obra (Sartre, vivo kaj laboro)
  • Nova consciência (Nova Konscio)
  • Negócio seguinte (Venonta Afero)
  • A morte organizada (Organizita morto)
  • Anos 60 (La 60aj Jaroj)
  • Eles e Eu — Memórias de Ronaldo Bôscoli (Ili kaj Mi - Memoroj de Ronaldo Bôscoli ) - kun Ângela Chaves
  • Geração em transe, memórias do tempo do tropicalismo (Freneza Generacio, memoroj de la tempoj de Tropikalismo)
  • Dorinha Duval, em busca da luz (Dorinha Duval, serĉante la lumon) - kun Maria Luiza Ocampo
  • As quatro estações (La Kvar Sezonoj)