Luiz Gustavo Dias, kutime nomata nur Luiz Gustavo, estas brazilafutbalisto. Li naskiĝis la 23-an de julio1987(nun 1987-07-23) en Pindamonhangaba, do nun estas 36-jara. Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la germana klubo VfL Wolfsburg – antaŭe ekde la jaro 2007 li profesiis en pluraj aliaj kluboj de Brazilo kaj Germanio, interalie de 2008 ĝis 2011 en 1899 Hoffenheim, kaj de 2011 ĝis 2013 en Bayern München. Krome ekde la jaro 2011 li estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblas per la numero "17".