Luiz Inácio Lula da Silva

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Luiz Inácio Lula da Silva Lia Ekscelenco
Luiz Inácio Lula da Silva

Oficiala foto de Luiz Inácio Lula da Silva


Oficanta
Funkcio akceptita:
1-a de januaro 2003
Vicprezidento José Alencar
Antaŭulo Fernando Henrique Cardoso

Naskiĝo 27-an de oktobro 1945
Caetés, Pernambuco, Brazilo
Politika partio Partio de Laboristoj
Koalicio: KPB, BRP, BDP, LP, BSP, PP, PNM
Edzo/ino Marisa Letícia
Infanoj Lurian Cordeiro
Marcos Cláudio
Fábio Luís
Sandro Luís
Luís Cláudio
Sidejo Palácio da Alvorada (oficiala)
São Bernardo do Campo, São Paulo (privata)
Okupo Politikisto
Metallaboristo
Unia organizanto
Religio romkatolika
TTT www.presidencia.gov.br

Luiz Inácio Lula da SILVA (naskiĝis la 27-an de oktobro, 1945) estas la nuna prezidento de Brazilo.

Luiz Inácio da Silva naskiĝis en tre malriĉa familio en la urbo Caetés (tiam nomata Vargem Grande) en la ŝtato Pernambuko, en la nordorienta regiono de Brazilo. Lula estas nordorienta karesnomo por Luís/Luiz (Ludoviko), kiun li aldonis al sia oficiala nomo en 1982, kaj per tiu li estas ĝenerale konata. Lia familio translokiĝis al la ŝtato San-Paŭlio, kie ili ankoraŭ pasigis tre streĉan vivon.

Li agadis kiel sindikata gvidanto, kaj en 1980 kunfondis la Partio de la Laboristoj (PT), de kiu li estas ankoraŭ nun prezidanto. Li estis kandidato al la prezidenteco en 1989 (lin venkis Fernando Collor de Mello) 1994 kaj 1998, ambaŭkaze venkita de Fernando Henrique Cardoso, sed en la balotoj de 2002 li venkis, kun 52,4 milionoj da voĉdonoj, 61% de la tuto.

Dum sia prezidenteco, Lula forlasis grandan parton de sia antaŭa radikala projekto kaj akceptis pli moderan politikon, kio ne ĉiam estis akceptata en lia partio.



[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.brazil.org.uk/page.php?cid=1394
·  http://www.pt.org.br
·  http://www.fomezero.gov.br
·  http://www.fazenda.gov.br/portugues/institucional/palocci.asp