Luiza de Meklenburgo-Strelitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luiza de Meklenburgo-Strelitz
Reĝino de Prusio (progeedze)
La princino Luiza en 1797
La princino Luiza en 1797
Persona informo
Luise zu Mecklenburg
Naskonomo Luise Auguste Wilhelmine Amalie zu Mecklenburg
Naskiĝo 10-an de marto 1776 (1776-03-10)
en Hanovro, Hanovro,  Sankta Romia Imperio
Morto 19-an de julio 1810 (1810-07-19) (34-jaraĝa)
en Kastelo Hohenzieritz, Duklando Meklenburgo-Strelitz (Germanio)
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo mausoleum of Charlottenburg Park vd
Religio protestantismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Luiza de Meklenburgo-Strelitz
Familio
Dinastio Meklenburga dinastio (denaske)
Hohencolernoj (geedze)
Patro Karl II, Grand Duke of Mecklenburg-Strelitz vd
Patrino Landgravine Friederike of Hesse-Darmstadt vd
Gefratoj Duchess Therese of Mecklenburg-Strelitz • Frederica of Mecklenburg-Strelitz • Duchess Charlotte Georgine of Mecklenburg-Strelitz • George, Grand Duke of Mecklenburg-Strelitz • Duke Charles of Mecklenburg vd
Edz(in)o Frederiko Vilhelmo la 3-a
Infanoj Frederiko Vilhelmo la 4-a de PrusioVilhelmo la 1-aAleksandra Fjodorovna • Karolo de Prusio • Princess Alexandrine of Prussia • Princess Louise of Prussia • Alberto de Prusio • stillborn daughter von Hohenzollern • Princess Frederica of Prussia • Prince Ferdinand of Prussia vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en DarmstadtBerlino • Paretz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La princino kun sia fratino (monumento de Schadow)

Luiza, princino de Meklenburgo, germane Luise, Prinzessin zu Mecklenburg(-Strelitz), plena nomo Luise Auguste Wilhelmine Amalie, dukino de Meklenburgo (nask. la 10-an de marto 1776 en Hanovro; mortis la 19-an de julio 1810 en kastelo Hohenzieritz) estis kiel edzino de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a de Prusio reĝino de Prusio.

Laŭ samtempuloj ŝi estis bela kaj gracia, ŝiaj kondutmanieroj ŝajnis al ili pli burĝaj ol aristokrataj. Ŝia vivo intime rilatas al la dramaj okazaĵoj ligitaj al la lukto de Prusio kontraŭ Napoleono 1-a. Ĉar ŝi june mortis, ŝi restis juna kaj bela en la kolektiva memoro de la postaj generacioj. Jam dumvive ŝi fariĝis objekto de preskaŭ kulta honorigo. Post ŝia morto tiu tendenco eĉ plifortiĝis. Ŝi fariĝis simbolo por la restarigo de Prusio kaj la evoluo al la Germana Imperiestra Regno. Tiumaniere ŝia historia graveco forte superis la faktan influon, kiun ŝi dumvive havis kiel reĝino de Prusio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Luiza de Meklenburgo-Strelitz en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)