Luizo de Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luizo de Molina
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1535 (1535-09-29)
en Kvenko
Morto 12-an de oktobro 1600 (1600-10-12) (65-jaraĝa)
en Madrido
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanalatina vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamankohistoria universitato de AlkalaoUniversitato de Koimbro vd
Profesio
Okupo teologo, juristo, jezuito
Verkado
Temoj molinismo, originala teorio pri akordo inter la homa libera volo kaj la dia graco
Verkoj De concordia liberi arbitrii cum divinae gratiae donis (Pri Akordo de libera volo kun la donoj de la dia graco)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luizo de Molina (naskiĝis en Kvenko, 1535; mortis en Madrido, la 12-an de oktobro 1600) estis hispana jezuito, teologo kaj juristo. Li estis aŭtoro de teologia molinismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Luizo eniris la Societon de Jesuo en la urbo Alcalá de Henares en 1553 kaj sekve daŭrigis la formiĝon en Portugalio kie studis ĉe la universitato de Koimbro. Poste li fariĝis profesoro pri filozofio kaj teologio en la universitato de Évora kaj, post sia reveno al Hispanio (1586) en Madrido pri teologio morala.

Ĉirkaŭ 1590 li retiriĝis en privatecon ĉe la naskiĝa urbo Kvenko kie sin dediĉis al la defendo de sia precipa teologia verko De concordia liberi arbitrii cum divinae gratiae donis (Pri Akordo de libera volo kun la donoj de la dia graco), publikigita en Lisbono en 1588, en kiu li estis eksponinta apartan teorion soteriologian pri la rilato inter la libera volo kaj la dia Graco. Tiu teorio estis elfluita el rezonadoj pri la tezoj pri la Graco flanke de la reformacio. Reage al la luteranisma doktrino kaj opone al la aŭgustena teorio, Molina, parte alproksimiĝinte al la pozicioj de pelagiaj, reinterpretis la rilaton inter la individua libera volo kaj la dia Graco subtenante ke tiu lasta estas efika nur per la konsenta kunlaborado de la homa volo kaj adhero al la bono; estis ankaŭ esplorata la rilato inter la individua libero kun la antaŭscio de Dio kaj antaŭdestinismo.

La akcento metita sur la homa volo por igi efika la ago de la dia Graco, elpensita per la rezonadoj pri la protestantaj pozicioj, estis tamen juĝata ekscesa kaj provokis reagon de katolikaj teologoj de la Universitato de Salamanko kaj de la Dominikanoj, kiuj difinis herezaj tiujn teoriojn, kiuj, male, estis ricevitaj kaj konsentitaj ĉe la plej elstaraj jezuitaj teologoj.

En 1596 papo Klemento la 8-a, tendence favora la tezoj de Molina, elvokis al si la molinistan problemon kaj formis komisionon difinitan Kongregacio de aŭxiliis gratiae (pri la helpoj de la graco), por definitive decidi la teologian kverelon. La morto de la papo prokrastigis la sentencon al lia posteulo Paŭlo la 5-a kiu, aŭdinte la opiniojn de du famaj teologoj Francisko el Sales kaj Roberto Bellarmino, metis finon al kverelon sen dekreti vinkintojn kaj vinkitojn.

Rimarkinda estis ankaŭ la kontribuo de Molina al la prijura doktrino de la epoko per lia De iustitia et de iure (Pri justico kaj juro) (1593), en kiu li pritraktis la rilatojn de la ŝtato kaj Eklezio kaj skizis ekonomiajn problemojn de sia epoko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • SMITH, Gerard (ed): Jesuit thinkers of the Renaissance, Milwaukee (USA), 1939, pp.75-132.
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]