Lujza Blaha
Lujza BLAHA, hungare Blaha Lujza, Esperante Ludovikino Blaha estis talenta hungara aktorino-kantistino naskiĝinta kiel Reindl Ludovika en Rimaszombat la 8-an de septembro 1850 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de januaro 1926. Ŝi meritis la nomon "alaŭdo de la nacio".
Enhavo |
Kariero[redakti]
Ŝia patro estis husara kapitano, kiu baldaŭe iĝis aktoro. Ekde la naskiĝo ŝi vivis en aktora etoso. Ŝi aĝis 6 jarojn, kiam ŝi debutis aktorino en Esztergom. Ŝi aĝis 16 jarojn, kiam ŝi iĝis edzino. La edzo nomiĝis Johano Blaha kaj helpis karieron de Ludovikino. Ŝi naskis filon kaj filinon. En 1901 ŝi estis nomumita "eterna ano" de la Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ne nur kantis, sed estis sukcesa ankaŭ en prozaĵoj. Dufoje ŝi rolis ankaŭ en mutaj filmoj. Ankaŭ ŝia nepino iĝis aktorino, kiun ŝi apogis.
Roloj[redakti]
Filmoj[redakti]
- 1901 – A táncz (=La danco)
- 1916 – Nagymama (=Avino)
Teatraĵoj[redakti]
Eterna memoro[redakti]
Fontoj[redakti]
- Hungara Vikipedio
- Blaha Lujza életrajza
- Verő György: Blaha Lujza és a Népszínház. Franklin-Társulat, Budapest, 1926
- Színészmúzeum
- http://www.ujsag.sote.hu/200107/0701.htm