Lukaja Arkipelago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Lukaja Arkipelago, aŭ pli malprecize Bahama Arkipelago, estas arkipelago kiu enhavas la insulojn de Bahamoj kaj Turkoj kaj Kajkoj. Tiu arkipelago estas en la okcidento de Atlantika Oceano, norde de Antiloj, oriente kaj sudoriente de Florido, kaj norde de ekvatoro.

William Keegan ekzemple asertas, ke la Bahama arkipelago inkludas la teritoriojn kaj de la Komonumo de Bahamoj kaj de Turkoj kaj Kajkoj, kaj aldonas: "Modernaj politikaj konsideroj aparte, la insuloj formas ununuran arkipelagon kun komunaj geologiaj, ekologiaj, kaj kulturaj radikoj."[1] Ĉar la landoj de la Lukaja Arkipelago ne limas kun la Kariba Maro, ili estas teknike parto de Okcidentaj Indioj (specife de Britaj Okcidentaj Indioj) sed ne el Karibio. Ili estas, tamen, ofte grupigitaj kun la karibaj ŝtatoj por konvenado.

Proponita federacio

La politikestroj de Bahamoj kaj Turkoj kaj Kajkoj studis la eblon formi federacion en 2010.[2]

Ŝtatoj kaj teritorioj

Vidu ankaŭ

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  • Keegan, William F. (1992) The People Who Discovered Columbus: The Prehistory of the Bahamas. University Press of Florida ISBN 0-8130-1137-X

Bibliografio

  • (October 1991) “Lucayan Toponyms”, Journal of the Bahamas Historical Society 13. Alirita 8a Decembro 2013.. 


Koordinatoj: 23° 44′ Nordo 75° 22′ Okcidento / 23.74 °N, 75.37 °U / 23.74; -75.37 (mapo)

  1. Keegan:20, 183
  2. Tyson, Vivian. Bahamas wants federation talks with TCI. Turks and Caicos Sun, 2010.