Lukalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lukalo forlasanta la valon kreitan per Kalandula-Akvofaloj.
Pli fore alvale de la akvofaloj, renkontante la vojon Luije – Kalandula.

Lukalo (loke : Lucala) estas rivero en Angolo, dekstra alfluanto de Kvanzo, la plej granda angola rivero. Lukalo havas sian fonton en Provinco Uíge, fluas tra Provinco Malanje, kie ĝi konstituas Kalandula-Akvofalojn, kaj finfine senpleniĝas en Kvanzon apud Massangano en Provinco Cuanza Norte, iujn kilometrojn alvale de Dondo.

9°38′S 14°14′E  /  9.633°S, 14.233°O / -9.633; 14.233 (Lukalo)