Lukomagnopasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lukomagnopasejo
Lukmanierpass.jpg
Alteco 1972 (1914) m
Geografia situo CH1903: 704443 / 15773946.5627777777788.8008333333333Koordinatoj: 46° 34′ N, 8° 48′ O; CH1903: 704443 / 157739
Lukomagnopasejo (Svislando)
DEC
Lukomagnopasejo
Situo de Lukomagnopasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Rejno-TiĉinoPado
Ligas Disentis-Biasca
Infrastrukturo vojo, poŝtaŭto
v  d  r
Information icon.svg

Lukomagnopasejo (romanĉe: Cuolm Lucmagn; itale: Passo del Lucomagno; germane: Lukmanierpass) estas montpasejo inter la kantonoj Tiĉino kaj Grizono. Ĝi estas akvodislimo inter la Mediteraneo kaj la Norda Maro.

La pasejo en ciferoj[redakti | redakti fonton]

La pasejkulmino situas sur alteco de 1914 m [s.m.], sed la efektiva kulminpunkto de la paseja vojo troviĝas iom pli norde je alteco de 1972 m s.m.. La norda ramplo havas ek de Disentis ĝis la pasejkulmino longon de 20,2 km kaj la suda ramplo de la pasejkulmino ĝis Biasca tian de 40,8 km, de entute longecon de 61 km. La maksimuma grimpo ambaŭflanke estas 9 %. La vojo estas malfermita por motortrafiko la tutan jaron.

La vojo de nordo al sudo[redakti | redakti fonton]

La paseja vojo komenciĝas en Disentis sur alteco de de 1130 m s.m.. La vojo sekvas tra la Medelsvalo la Medelsan Rejnon, kiu estas unu el la fontriveroj de la Antaŭa Rejno. La efektiva grimpo komenciĝas en Curaglia la ĉefloko de la komunumo Medel. Post dek ok kilometroj la vojo atingas la Lagon Sontga Maria, kiu situas sur 1915 m s.m.. La vojo sekvas ĝian orientan bordon kaj tie pasas sian efektivan kulminpunkton sur alteco de 1972 m s.m.. La pasejkulmino situas inter la montoj Pis Bonadura kun alteco de 3016 m s.m. kaj Scopí kun alteco de 3190 m s.m.. Sude de la pasejo estas la fonto de la rivero Brenno, kiun la vojo nun sekvas tra la Valo de Blenio ĝis Biasca, la finpunkto de la paseja vojo sur alteco de 303 m s.m.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lukomagnopasejo datumas el la jaro 1136 kiel Loco Magno. Jam en la frua mezepoko la pasejo estis uzata por la trafiko inter nordo kaj sudo. En la malfrua mezepoko la pasejo akiris signifon, ĉar la germanaj imperiestroj investis multe da mono por sekurigi siajn pasejojn tra la Alpoj. En la 12-a kaj 13-a jarcento ili regis la Bleniovalon. En la 15-a jarcento la Lukomagnopasejo perdis signifon pro la kreskanta uzado de Sankt-Gotard-Pasejo kaj Splügenpasejo. En la alta mezepoko laŭlonge de la paseja vojo estis konstruitaj gastejoj kun kapeloj. La nordan flankon de la pasejo regis la Monaĥejo Disentis.

Meze de la 19-a jarcento ekzists projekto de fervojlinio trans la Lukomagnopasejo, sed la federacia konsilio de Svislando poste decidis, ke la transalpa fervojo estu konstruata trans Gotardo. Sur la grizona flanko estis malfermita moderna vojo en la jaro 1872. En la jaro 1874 sekvis la vojo sur la tiĉina flanko. Dank al la poŝtkaleŝa trafiko ek de 1878 alvenis turismo al la paseja regiono. Ek de la jaro 2001 la pasejo estas malfermita ankaŭ vintre.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]