Luksemburga lingvo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Nomŝildo dulingva en Luksemburgio
Nomŝildo dulingva en Luksemburgio


Luksemburga lingvo (Lëtzebuergesch)
Parolata en Luksemburgio, Belgio, Germanio kaj Francio
Denaskaj parolantoj proksimume 300.000
Fremdlingvo / dua lingvo por  ?
Lingvistika
klasifiko
Hindeŭropa

Oficiala lingvo en Luksemburgio
Reguligita de neniu oficiala organizaĵo
Skribo latina
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 lb
  ISO 639-2 ltz
  SIL  ?

La luksemburga (aŭ leceburga) lingvo estas ĝermana lingvo parolata en Luksemburgio kaj en Belgio (en la regiono Sankt-Vith kaj Arlon). Ankaŭ en malgranda parto de Germanio kaj Francio (ĉirkaŭ Thionville) oni la lingvon parolas.

La luksemburga lingvo estas ĝermana lingvo kiu de la popolo de Luksemburgio estas uzata por ĉiutaga komunikado. Ĉar la lingvo estas ne tiom forta, preskaŭ ĉiu luksemburgano ankaŭ parolas la germanan aŭ la francan lingvon. Ne ekzistas ĝis nun alta edukado en la luksemburga lingvo.

Pro malagrablaj rememoroj de la germana okupado dum la Dua mondmilito, multaj luksemburganoj ne ŝatas kiam eksterlandanoj nomas ilian lingvon "dialekto de la germana". Kvankam la lingvo sufiĉe similas al la germana, estas tamen sufiĉe da diferencoj por nomi la luksemburgan aparta lingvo.

[redaktu] Kelkaj frazoj

  • Jo. Jes.
  • Neen. Ne.
  • Villäicht. Eble.
  • Moien. Saluton.
  • Äddi. Ĝis.
  • Merci. Dankon.
  • Firwat? Kial?
  • Ech weess net. Mi ne scias.
  • Watgelift? aŭ Entschëllegt? Mi pardonpetas?
  • Fräi. Libera.
  • Heem. Hejme.
  • Ech. Mi.
  • A. Kaj.
  • Mäin. Mia.
  • Kand. Infano
  • Wee. Vojo
Wikipedia
Vidu la artikolojn de la


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  Enkonduko al la luksemburga ortografio (pdf)
•  Vortaro luksemburga - angla
•  http://www.men.lu/edu/fre/publications/CEN/letzebuergesch.pdf
•  http://www.etat.lu/memorial/memorial/a/1999/a1121108.pdf