Luksemburgaj eŭro-moneroj
| € |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 17 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Luksemburgo. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Enhavo |
Bildoj de la naciaj flankoj de la luksemburgaj eŭro-moneroj [redakti]
Eŭro-moneroj |
|
|---|---|
| Eŭrozono | |
| Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
La luksemburgaj eŭro-moneroj havas tri desegnaĵojn, kiujn desegnis Yvette Gastauer Claire, por la tri serioj de moneroj. Tamen, ĉiu desegnaĵo surhavas portreton de la grandduko Henriko de Luksemburgo, kaj la nomon de la lando, LËTZEBUERG en la luksemburga lingvo. Luksemburgo ne havas propran monfarejon, tial la moneroj estas produktataj en Nederlando.
| 0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
|---|---|---|
|
|
||
| 0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
|
|
||
| 1,00 € | 2,00 € | 2,00 € memorigaĵo |
|
|
po ses-foje, do entute 12 steloj |
|
Specialaj eldonaĵoj je du eŭroj [redakti]
De 2004 ĉiu eŭro-lando rajtas unufoje jare eldoni specialan moneron de du eŭroj. Tia specialaj eldonoj estas validaj pagiloj en la tuta eŭro-zono. Luksemburgo ĝis nun eldonis specialajn monerojn pri jenaj temoj:
- 2004: portreto kaj monogramo de la grandduko Henri (Henriko)
- 2005: granddukoj Henri (Henriko) kaj Adolphe (Adolfo)
- 2006: 25-a naskiĝtago de la princo Guillaume, la tronheredonto (Vilhelmo)
- 2007: la grandduka palaco
- 2007: Traktatoj de Romo
-
€2 Commemorative Coin Luxembourg 2007 TOR.png
Vidu ankaŭ pri la paĝoj [redakti]
- bildoj de komunaj flankoj de eŭro-moneroj
- la komuna valuto eŭro
- la antaŭa nacia valuto luksemburga franko

