Luksemburgo (lando)

El Vikipedio

(Alidirektita el Luksemburgio)
Saltu al: navigado, serĉo
Apartigiloj
Ĉi tiu artikolo temas pri la ŝtato Luksemburgo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Luksemburgo.
Grousherzogdem Lezebuurg
Grand-Duche de Luxembourg
Großherzogtum Luxemburg
Grandduklando Luksemburgo
Flago de Luksemburgo Blazono de Luksemburgo
Nacia himno: Ons Hémécht (Nia hejmregiono)
Nacia devizo: Mir wëlle bleiwe wat mir sinn (Ni volas resti kio ni estas)
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Luksemburgo (76 mil)
Ĉefa(j) lingvo(j) luksemburga, franca,
germana
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj
Areo
 % de akvo
2586 km²
-%
Loĝantaro 459.000, la 1 januaro 2006
Loĝdenso 183/km²


Horzono UTC+1 (en somero +2)
Interreta domajno .lu
Landokodo LU
Telefona kodo 352
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro grandduko Henriko de Luksemburgo
Ĉefministro Jean-Claude Juncker
Nacia tago 23-a de junio
Sendependiĝo en 1890
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)


Luksemburgo estas lando en okcidenta Eŭropo, inter Francio, Belgio kaj Germanio. Ĝi estas la sola sendependa grandduklando en la tuta mondo.

Ĉar ankaŭ la ĉefurbo nomiĝas "Luksemburgo", kelkaj preferas nomi la landon "Luksemburgio" en Esperanto. Tamen tiu aldona "i" ekzistas en neniu nacilingva versio de la landnomo, kaj "i" ankaŭ ne estas oficiala Esperanta sufikso. La loĝantoj de la lando nomiĝas "luksemburganoj" aŭ "luksemburgianoj" depende de tio, kiun landnomon oni preferas.

Enhavo

[redakti] Geografio

Dosiero:Mapo_Luksemburgio.png

[redakti] Ĉefaj urboj

[redakti] Administra divido

3 provincoj kun 12 kantonoj.

[redakti] Historio

Ekde la jaro 963 Luksemburgo estis graflando, en 1354 ĝi iĝis duklando kaj en 1815 grandduklando sub Vilhelmo la 1-a. Sekve de la Traktato de Londono (1839) Luksemburgo estis dividita en du partoj. La franclingva okcidenta parto estis donacita al Belgio kaj tie iĝis la provinco Luksemburgo. La orienta luksemburglingva parto restis en "persona unio" kun Nederlando. Tiu ĉi ligo finiĝis en 1890, en la jaro kiam mortis Vilhelmo la 3-a, kiu ne havis virajn posteulojn.

De 1921 ĝi estas en ekonomia-dogana unio kun Belgio.

Luksemburgo estis uzurpita de Germanio dum la du mondmilitoj. En 1948 oni deprenis el la konstitucio la artikolon pri la neŭtraleco. En la sama jaro Luksemburgo aliĝis al Benelukso kaj la postan jaron al NATO. En 1957 la ŝtato estis unu el la ses fondintoj de Eŭropa Ekonomia Komunumo (la postaj Eŭropa Komunumo kaj Eŭropa Unio. En 1999 ĝi aliĝia al la Eŭrozono.

[redakti] Loĝantaro

459 mil (1 januaro 2006), inter ili 75,1% luksemburganoj, 6,3% italoj.

[redakti] Esperanto en Luksemburgo

Vidu Esperanto-movado

[redakti] Vidu ankaŭ


Ŝtatoj en Eŭropo Eŭropo
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kazaĥio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgo | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro



[redakti] Retaj ligiloj

·  Paĝaro de Luksemburgo
·  Paĝaro de la ŝtata registaro
Aliaj lingvoj