Luksemburgo (lando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ŝtato Luksemburgio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Luksemburgo (apartigilo).
Luksemburgo
Groussherzogtum Lëtzebuerg
Grand-duché de Luxembourg
Großherzogtum Luxemburg

Grandduklando Luksemburgo
Grandduklando Luksemburgio

Flago de Luksemburgio (detaloj)

Blazono de Luksemburgio (detaloj)

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ons Hémécht (Nia hejmregiono)
Nacia devizo: Mir wëlle bleiwe wat mir sinn (Ni volas resti kio ni estas)
Lokigo
suverena ŝtatounueca ŝtatograndduklandolando sen maralirolando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Luksemburgo (76 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) leceburga lingvo, franca lingvo, germana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) luksemburga, franca,
germana
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj
Areo 2 586 km²
- % de akvo - %
Loĝantaro 459 000, la 1-an de januaro 2006 (1-a de januaro 2024)
Loĝdenso 183 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno lu
Landokodo LU
Telefona kodo 352
Plej alta punkto Kneiff
Plej malalta punkto Mozelo
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro grandduko Henriko de Luksemburgo
Ĉefministro Xavier Bettel
Nacia tago 23-a de junio
Sendependiĝo en 1890
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

Luksemburgo (aŭ Luksemburgio) estas lando en okcidenta Eŭropo, kiu situas inter Francio, Belgio kaj Germanio. Ĝi estas la sola sendependa grandduklando en la mondo.

Nomo

Ĉar la ĉefurbo de la lando nomiĝas Luksemburgo, oni foje en Esperanto emas distingi la landon nomante ĝin Luksemburgio. Aliaj preferas la nomon Luksemburgo ankaŭ por la lando, argumenante per neinternacieco kaj nefundamenteco de la sufikso "i". La loĝantojn oni respektive nomas ĉu luksemburganoj ĉu luksemburgianoj.

Geografio

Ĉefaj urboj

Administra divido

3 provincoj kun 12 kantonoj.

Vidu artikolon Administra divido de Luksemburgio.

Historio

Ekde la jaro 963 Luksemburgo estis graflando, en 1354 ĝi iĝis duklando kaj en 1815 grandduklando sub Vilhelmo la 1-a. Sekve de la Traktato de Londono (1839) Luksemburgo estis dividita en du partoj. La franclingva okcidenta parto estis donacita al Belgio kaj tie iĝis la provinco Luksemburgo. La orienta luksemburglingva parto restis en persona unio kun Nederlando. Tiu ĉi ligo finiĝis en 1890, en la jaro kiam mortis Vilhelmo la 3-a, kiu ne havis virajn posteulojn.

De 1921 ĝi estas en ekonomia-dogana unio kun Belgio.

Luksemburgo estis uzurpita de Germanio dum la du mondmilitoj. En 1948 oni deprenis el la konstitucio la artikolon pri la neŭtraleco. En la sama jaro Luksemburgo aliĝis al Benelukso kaj la postan jaron al NATO. En 1957 la ŝtato estis unu el la ses fondintoj de Eŭropa Ekonomia Komunumo (la postaj Eŭropa Komunumo kaj Eŭropa Unio. En 1999 ĝi aliĝis al la Eŭrozono.

Loĝantaro

459 mil (1 januaro 2006), inter ili 75,1% luksemburganoj, 6,3% italoj.

Esperanto en Luksemburgo

Vidu Esperanto-movado

Vidu ankaŭ

Eŭropa Unio


Eksteraj ligiloj

greke Paĝaro de Luksemburgo greke Paĝaro de la ŝtata registaro