Lukács Zárug

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lukács Zárug
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1911 (1911-11-11)
en Baraolt
Morto 19-an de aprilo 1985 (1985-04-19) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

ZÁRUG Lukács [za:rug] estis rumania hungara arkitekto, socia aganto. Li naskiĝis en Baraolt la 11-an de novembro 1911 kaj mortis en Budapeŝto 19-an de aprilo 1985.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lukács Zárug devenis el hungara-armena familio de Gheorgheni. La familio relokiĝis baldaŭ tien el Baraolt. Li komencis studi en la fakultatato de arkitekturo en Dresden, sed li diplomitiĝis en Bukareŝto en julio 1940. Li estis unu el organizintoj de studentliga movado kaj en rumana kaj en hungara ĉefurboj por studentoj el Transilvanio. En printempo de 1940 kune kun Béla Abodi Nagy li organizis la ekspozicion de hungaraj artaj studentoj devenintaj el Transilvanio. En programo de Kolozsvári Művészeti Hetek (Artaj Semajnoj de Koloĵvaro) inter 9-a de majo - 6-a de junio 1942 oni prezentis la rezultojn de arkitekturaj esploroj en vilaĝoj de Transilvanio en kvar studentlaborgrupo. De 1941 li projektis konstruaĵojn sub nomo Zárai.

Fonto[redakti | redakti fonton]