Lum-eliganta diodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lum-elsenda diodo)
Diverskoloraj lumeligantaj diodoj

Lum-Eliganta DiodoLED estas duonkonduktanta aparato, kiu elsendas malkoheran optikan radiadon al la antaŭa direkto. La koloro dependas je la uzita materialo, kaj povas esti videblainfraruĝa.

LED-oj havas multajn uzojn. Videblajn LED-ojn oni uzas kiel indikilojn sur multaj specoj de elektronikaj aparatoj kaj en movant-mesaĝaj paneloj. Infraruĝajn oni uzas en teleregataj aparatoj por elsendi la signalojn.

Inkandeskaj aŭ gas-elektraj lumsistemoj estas malalte efikaj kompare kun LED-oj, do ekzistas eblo ŝpari per uzi LED-ojn.

Lastatempa progreso estas la kreado de LED-oj, kiuj povas elsendi bluan lumon. Oni povas uzi bluajn LED-ojn kune kun jam ekzistantaj ruĝaj kaj verdaj LED-oj por krei blankan lumon.

Blankaj LED-oj[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la maksimuma elmetita lumo de vendataj LED-oj.
Led-lampo en ampola formo uzebla anstataŭ inkandeska lampo

LED-oj bezonas tre malmultan energion po lumeno. Post kiam nun ankaŭ blankaj LED-oj estas liverataj, ili estas kreskante uzataj por anstataŭi klasikajn inkandesklampojn, kiuj transformas tre grandan parton de la elektra energio ne en lumon, sed en varmon. La plej laste (2010) atingitaj rezultoj estas 250 lm/W (lumenoj por vato).

La avantaĝoj de LED, krom bonega efikgrado estas

  • longa vivdaŭro, pli ol 10 000 horoj kontraŭ ĉ. 1000 horoj de inkandesk-lampoj
  • toleraj kontraŭ fortaj skuoj

Ĉar elektro estas speciale multekosta en aŭtomobiloj, kaj ĉar ankaŭ la kostoj de la ŝanĝo de difektiĝintaj lampoj estas multekosta, uzo de LED-oj en ili estas tre avantaĝa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M. G. Craford Visible light-emitting diodes: Past, present, and very bright future |MRS Bulteno|Volumo=25|Numero=10|Jaro=2000|Paĝoj=27–31 (angla)
  • E. Fred Schubert Light-Emitting Diodes |Eldonejo: Cambridge University Press | Jaro = 2003 | ISBN: 0-521-53351-1