Luma poluo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Luma poluo tiel oni nomas novan formon de poluo, ŝajne malsama al la aliaj, sed kiu tamen havas la saman fonton: industria malŝparado kaj malestimo al la naturo kaj al spiritaj valoroj. Tion kaŭzas la superabundo kaj intenso de lumoj ĉiuspecaj ĉe stratoj, vojoj, industriejoj, parkoj (ofte sen iu ajn promenanto ene!) ktp. La luma poluo nun malhelpas al la homoj vidi la stelojn, kaj plu scii kaj sperti, kio estas vera nokto kaj vera lunlumo! Krome ĝi malutilas al la agado de la astronomoj, kiuj estas ĝiaj ĉefaj oponantoj. Sed ĉiu homo povas bedaŭri la perdon je la efekta vido de nokta ĉielo, kiun ankoraŭ ĝuis niaj avoj, oni povas diri ke temas pri grava kultura perdo. Kaj ankaŭ ekologiajn kaj higienajn misefektojn tio havas.


[redakti] Galerio

[redakti] Vidu ankaŭ


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.msnbc.msn.com/id/7915510
Ekstera ligilo  Dosiero luma poluo (france)
Ekstera ligilo  usona societo kontraŭ luma poluo (angle)
Ekstera ligilo  luma poluo en Svisio (germane)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj