Lampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lumilo)
Lampo en la atrio de la centra stacio de Milano
Volframlampo
Tiffany-lampo

Lampo estas nenatura lumfonto, lumigilo konsistanta el vazo kun meĉo trempiĝanta en ia bruligebla fluaĵo (petrola, olea lampo) aŭ konsistanta el ujo entenanta lumfonton (ampolon, gasbekon, kandelon ktp.) (elektra, minista; lampiono, lanterno, lucerno).

Oni uzis komence en la lampoj plantajn aŭ bestajn grasaĵojn, oleojn (meĉo), poste aperis la gaslampo, petrollampo kaj finfine aperis la elektra inkandeska lampo, elektronika lampo. Tiuj lampoj havis simplan formon el argilo, metalo.

Laŭ Francisko Azorín lampo estas Ujo kun meĉo k. bruligebla fluidaĵo, por lumigi. Simpla lumigilo[1] Li indikas etimologion el la greka lampas (torĉo), el lampein (brili), kaj de tie la latina lampas. Kaj li aldonas la terminon elektra lampo, gazlampo [tiele], alkohola lampo, petrollampo, arklampo, lampisto, lampistejo.[2]

Gravita lampo [3][redakti | redakti fonton]

Eĉ nuntempe en la mondo vivas multaj milionoj da homoj ne havantaj fidindan aliron al la elektra kurento. Post la sunsubiro ili devas uzi biomasajn brulaĵojn (plejparte kerosenon) por hejma lumigado per petrollampoj. Tial ili enspiras danĝeran fumon, kiu egalas fumadon de du paketoj da cigaredoj ĉiutage. La danĝera fumo de petrollampoj kaŭzas ankaŭ okulinfektojn kaj katarakton. Sed bruligi kerosenon estas ankaŭ pli rekte danĝere: ĉiu-jare multaj homoj nur en Barato suferas pro gravaj brulvundoj kaŭze de akcidentoj kun improvizitaj petrollampoj.

Lumigado per keroseno ankaŭ tre elspezigas: keroseno nur por lumigado povas postuli inter 10 kaj 20 procentoj de la tutaj familiaj enspezoj. Tial tiu ĉi kosto havas gravajn konsekvencojn sur homoj, kies vivnivelo jam estas je la limo de pluvivo. Krome bruligado de keroseno por lumigado kaŭzas atmosferan poluadon de karbona dioksido.

Kutime oni opinias, ke lumigado per elektro el sunpaneloj povas taŭge solvi tiajn problemojn en la evoluiĝantaj landoj. Sunpaneloj tamen produktas elektron nur kiam la suno brilas kaj tial oni bezonas bateriojnakumulatorojn por konservi la elektron. Krome sunpaneloj, baterioj kaj lumoj estas tro multekostaj por malriĉaj familioj. La samo okazas por la nunaj malmultekostaj sunlampoj, ĉar oni devas sufiĉe ofte anstataŭigi la reŝargeblajn bateriojn.

Tial la revolucia gravita lampo vere estas "panaceo". Necesas nur kelkaj sekundoj por levi la pezaĵon de 10 kilogramoj, kiu kreas sufiĉe da energio por duonhoro de lumo ie ajn necesas. Ĉar post la komenca malalta kosto de aĉeto, la gravita lampo tute ne postulas aldonajn kostojn de uzado, ĝi vere estas la solvo por hejma lumigo en la evoluiĝantaj landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 126.
  2. Azorín, samloke.
  3. Esperanta Retradio Lumigi per gravito, la 19an de aprilo 2023

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]