Luminismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Luminismo (angle Luminism) estas usona pejzaĝisma arta movado, kiu aperis en la 1850-aj jaroj kaj daŭris ĝis la 1870-aj jaroj. La membroj de tiu skolo emis krei multajn lumefektojn en siaj pejzaĝoj, per aera perspektivo, evitante tro abruptajn penikmovojn. La luminismaj pejzaĝoj emfazas kvietecon : ili ofte bildigas kvietan, respegulantan akvon kaj dolĉan ĉielon.

La vorto luminism estis kreita en la 20-a jarcento de arthistoriistoj por priskribi tiun 19-an jarcentan usonan pentradstilon, kiu unue disvolviĝis kiel branĉo de la skolo de la rivero Hudsono. La artistoj de tiu movado ne mem aludis al si per tiu vorto.

Ĉefaj usonaj luministoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]