Lumkaptilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lumkaptilo de tipo "CCD" por ultraviola bildigo

Lumkaptilo estas elektronika komponanto sensiva al la lumo, kiu konvertas elektromagnetan radiadon (ultraviolan, videblaninfraruĝan) al analoga elektra signalo. Tiu signalo estas poste amplifita, poste ciferecigita per ciferecigilo kaj fine traktata por ricevi ciferecan bildon.

La lumkaptilo estas do la baza komponanto de la ciferecaj fotiloj, ekvivalento de la fotografa filmo en arĝenta fotado.

La nunaj lumkaptiloj estas pli efikaj ol la fotografa filmo, teorie, 99 % el la fotonoj (praktike, 50 %) estas kaptitaj kaj estigas signalon, dum ke nur 5 % el la fotonoj estigas la kemian reakcion, kiu nigrigas la lumsensivan grajnon. Pro tio, la lumkaptiloj komence estis uzitaj en astrofotografio.

La lumkaptiloj estas nepra komponanto de la kameraoj de kosmosondiloj kaj kosma observatorioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]