Lumkonduka tubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lumkonduka tubo ebligas ekz. lumigon en senfenestraj ejoj de domo.

Lumkonduka tubo estas pasiva konstruelemento, kiu kondukas la naturan lumon (sunlumo kaj lunlumo) en internon de konstruaĵo. (Aktiva lumiga aparato estas ekz. la lumtubo, konata ofte kiel neontubo.)

Historio, priskribo[redakti | redakti fonton]

Lumkonduka tubo ĉe la Fervoja Stacio de la Berlina Pocdama Placo.
La tubo sube en la stacio.

La koncepto estis ellaborita en la 1980-aj jaroj en Aŭstralio, patentiigta en 1986. Ĝi estis surmerkatigita en 1991 en Aŭstralio, en 1992 en Norda Ameriko.

Ĝenerale, oni uzas travidebla kupolon el vitro aŭ akrilo aŭ alia materialo, kiu akceptas la lumon. La lumon forkondukas tubo, kiu estas el materialo per tre bona respegula propreco, en internon de la konstruaĵo. En la ejo, kie alvenas la lumo, oni enkonstruas dis-ŝprucilan vitron, kiu disŝutas la alvenintan lumon.

Teknikaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Por la lumpovumo gravas kvar faktoroj:

  1. Tuba diametro: bazprincipe validas: Ju pli estas la diametro de la rspegula tubo, des pli da lumo enira la internon de la malhela ejo. La surmerkate aĉeteblaj tuboj havas diametron de 150 mm ĝis 760 mm.
  2. Grando de Lumakcepta surfaco
  3. Respegula grado de la lumkonduka tubo:
    Ekzemplo: El 100 % lumpovumo alvenas tra tuba diametro de 25 cm, tubolongo de 2 m kaj lumiga grado de = 63° (somere); 42° (printempe/aŭtune) ĉ. 18° (vintre) ankoraŭ la proporcio al la dis-ŝprucilo:
    • Ĉe respegula grado de la lumkonduka tubo je 99,7 % ankoraŭ 98,8 % (somere); 97,0 % (printempe/aŭtune) kaj 94,2 % (vintre); (tion atingas nur rigidaj sistemoj)
    • Ĉe respegula grado de la lumkonduka tubo je 98,0 % ankoraŭ 92,0 % (somere); 81,7 % (printempe/aŭtune) und 66,8 % (vintre) und
    • Ĉe respegula grado de la lumkonduka tubo je 95,0 % ankoraŭ 81,5 % (somere); 59,9 % (printempe/aŭtune) kaj 35,9 % (vintre).
  4. Dis-ŝpruco de respegulado en la lumkonduka tubo: Ĉe flekseblaj kaj difuzaj tuboj, tio estas 8–10 %. Tio estas plibonigebla je 4% per algluitaj respegulaj folioj.

Aldone[redakti | redakti fonton]

  • Okaze de troa lumforto oni povas uzi artan mallumigon.
  • Okaze de malsufiĉo da lumo, oni devas uzi elektrajn lumigilojn.
  • Oni povas interligi la tubojn al la aeruma sistemo.
  • Oni povas eĉ uzi materialojn por malhelpi troan varmiĝon de la lumigita ejo, per malhelpo de eniro de certaj ondolongoj.