Lumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ondolongoj de videbla lumo:
400-700 nm
Ĉi tio estas luma ondo montrante la du komponantojn de lumo: elektra kampo E kaj magneta kampo M, kiuj oscilas orte unu al la alian kaj laŭ la direkto de delokiĝo (transversa ondo).

Lumo kutime nomiĝas tiu parto de la elektromagneta spektro, kiu estas videbla por la homa okulo, sed oni ankaŭ uzas la vorton por ajnaj elektromagnetaj radiaĵoj.

Fizikaj ecoj de lumo[redakti | redakti fonton]

La bazaj fizikaj ecoj de lumo estas koloro, heleco (aŭ lumintenso) kaj polarizado.

Koloro[redakti | redakti fonton]

Natura lumo estas miksaĵo el ondoj kun diversaj frekvencoj. La okulo perceptas ilin kiel erojn de iu precipa baza koloro. Bazaj koloroj estas:

Spektraj koloroj
Koloro Ondolongo Frekvenco
Infraruĝa radiado
Ruĝa 625–740 nm 480–405 THz
Oranĝa 590–625 nm 510–480 THz
Flava 565–590 nm 530–510 THz
Verda 520–565 nm 580–530 THz
Cejana 500–520 nm 600–580 THz
Blua 450–500 nm 670–600 THz
Indiga 430–450 nm 700–670 THz
Viola 380–430 nm 790–700 THz
Ultraviola radiado

Aliaj koloroj estas miksaĵoj de tiuj bazaj koloroj. La okulo (male al la orelo) ne kapablas analizi la frekvencojn kaj perceptas en ĉiu punkto nur unu rezultan koloron. Per aparatoj tamen eblas analizi miksfrekvencan lumon.

Oni rimarku, ke la rilato inter frekvenco kaj koloro dependas de kulturo kaj lingvo.

Heleco (lumintenso)[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ke heleco estas ĝenerala termino por priskribi helan aĵon, ĝia uzo estas aparte uzata en astronomio:

  • heleco, aŭ pli simple helo[1], estas la lumintenso de la luma energio de stelo aŭ alia astro, esprimante per kandelo (simbolo cd),
  • helodenso[2], aŭ ankoraŭ luminanco, estas la lumintenso je surfacunuo de lumfonto laŭ donita direkto, esprimante per kandelo je kvadrata metro (simbolo cd/m2),
  • lumeco estas la elsendata energio je sekundo esprimata en vato (simbolo W),
  • absoluta magnitudo (logaritma skalo de heleco),
  • ŝajna magnitudo (logaritma skalo de heleco rilatante al alia astro).

Polarizado[redakti | redakti fonton]

Distingeblas tri polarizadoj:

  • linia polarizado
  • cirkla polarizado
  • elipsa polarizado

Teorioj pri lumo[redakti | redakti fonton]

Historie oni multe diskutis pri la naturo de lumo. Teorio pri tio-ĉi devas klarigi la agon de lumo en diversaj situacioj, ekz. reflekton kaj refrakton.

Partikla teorio[redakti | redakti fonton]

Onda teorio[redakti | redakti fonton]

Elektromagneta teorio[redakti | redakti fonton]

Kvantuma teorio[redakti | redakti fonton]

Relativeca teorio / Lumrapideco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lumrapideco.

La plej konata teorio fare de Albert Einstein, la speciala teorio pri la relativeco, baziĝas sur la hipotezo, ke la rapideco de lumo sendependas de la rapideco de la spektantoj, kontraŭe al la rapideco de aliaj objektoj.

Laŭ ĉi-teorio la lumrapideco en vakuo egalas al

c_0 = \frac{1}{\sqrt{\epsilon_0 \, \mu_0}} = 299.792,458 km/s

\epsilon_0 kaj \mu_0 estas elektromagnetaj konstantoj, kiuj sendependas de la sistemo de la spektanto, do ankaŭ la rapideco de lumo devas sendependi.

Laŭ la relativeca teorio, nenio ajn povas transiri la rapidon de lumo.

Pensoj pri lumo en societo[redakti | redakti fonton]

Ofte la koncepto de lumo havas asociojn kun bono, kaj la inverso estas ke mallumo havas asociojn kun malbono. Tio estas komuna en literaturo kaj en la Biblio, ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]