Lumpio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nomoj
Ĉine (simpligite):
Ĉine (tradicie):
Pinjino: juan
Kantone: Kǔun
Indonezie: lumpia
Vjetname: giò
Koree:
Ankaŭ konata kiel: Lumpia
La kunfaldado de eta lumpio
Lumpio el Semarang

Lumpio[1]Printemporulo estas manĝaĵo kiu origine venas el Ĉinio sed ankaŭ estas surtabligata en Indonezio, Vjetnamio kaj Tajlando. Ĉiu lando havas siajn variantojn de la lumpio. Plejofte oni manĝas ĝin kiel antaŭmanĝohastmanĝo.

Origino[redakti | redakti fonton]

La indonezia vorto "lumpia" venas de "Lun Pia" 潤餅, kio proksimume signifas molan patkukon en la minnana dialekto.

Lumpioj apartenas al la tradicioj de la ĉina novjaro, la plej grava festotago de la jaro, ĉe kiu oni ankaŭ festas la komencon de la printempo. Ekster Ĉinio ofte troviĝas la vorto por printempo en la nomo de la lumpio. Ĝi simbolas la silkraŭpon kiu ĉirkaŭ tiu tempo eloviĝas.

Konsisto de la manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas el longforma sako farita el maldika membrano de pasto kun en ĝi legomoj (ekz. bambuŝosoj, brasiko, mungidoj), salikokoj, viando, planta oleo, omletstrioj kaj spicoj. Oni kunfaldas la paston kiel koverto kaj fritas ĝin en oleo. Kompreneble ankaŭ eblas fari vegetarajn lumpiojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]