Lumturo Cordouan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lumturo Cordouan
La lumturo dum refluo
La lumturo dum refluo
Situo
Koordinatoj 45°35′11″N 1°10′24″U  /  45.58639°N, 1.17333°U / 45.58639; -1.17333 (Lumturo Cordouan)Koordinatoj: 45°35′11″N 1°10′24″U  /  45.58639°N, 1.17333°U / 45.58639; -1.17333 (Lumturo Cordouan)
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Loko Rifo Cordouan, apud Le Verdon-sur-Mer (Gironde)
Ecoj
Konstruo 15841611
Alto 67,5 m (311 ŝtupoj)
Supermara alto 69,7 m
Trafdistanco 18 nmi (33 km)
Signalo Mallumiĝas 2-foje kaj 1-foje en 12-sekunda periodo
Lampo Halogena lampo (250 W)[1]
Vizitebla Jes
Loĝata Jes
Protekto Historia monumento (1862)[1]
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Lumturo Cordouan (Charente-Maritime)
DEC
Red pog.svg

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Lumturo Cordouan (Francio)
DEC
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

La lumturo Cordouan [kɔʁduɑ̃] estas lumturo en Francio. Starante sur la rifo Cordouan, 7 km for de la marbordo, ĝi sekurigas aliron al la estuaro Ĝirondo. Ĝi situas en la departemento Gironde, proskime al Royan kaj la kabo Grave, kaj apartenas al la komunumo Le Verdon-sur-Mer.

Konstruita de 1584 ĝis 1611, ĝi estas la plej malnova lumturo en Francio. Ĝi estis deklarita historia monumento en 1862. Oni kelkfoje nomas ĝin “Versailles de la maro”, “reĝo de lumturoj” aŭ “lumturo de reĝoj”.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La lumturo dum alta maro

La lumturo kaj la apudaj konstruaĵoj estas konstruitaj sur sabla kaj roka rifo, kiu tute subakviĝas, kiam la maro estas alta. Kiam ĝi estas malalta, la rifo malkovriĝas je 200 hektaroj.

La lumturo staras sur 8 metrojn alta bazo, kies diametro estas 41 m. La turo estas 67,5 m alta kaj ĝia baza diametro estas 16 m. Ĝi havas ses etaĝojn. La unua etaĝo estas la “apartamento de la reĝo”, kvankam neniu reĝo gastis tie, kaj la dua estas kapelo. Suprenirinte la 301 ŝtupojn, oni atingas la sesan etaĝon, kie troviĝas la lanterno. De tie oni povas vidi Ĝirondon kaj la duoninsulojn de Arvert kaj Médoc[2].

La lampo, 60 metrojn alta, lumas en tri malsamaj koloroj laŭ la direkto:

  • blanka inter 14° kaj 26°,
  • verda inter 126° kaj 178,5°,
  • blanka inter 178,5° kaj 250°
  • malforte blanka inter 25° kaj 267°,
  • malforte ruĝa inter 267° kaj 294,5°,
  • ruĝa inter 294,5° kaj 14°.

La blanka lumo estas videbla ĝis 22 marmejloj (41 km), la ruĝa kaj verda lumoj ĝis 18 marmejloj (33 km). La lumsignalo estas sama por ĉiuj koloroj: en 12-sekunda periodo, ĝi mallumiĝas dufoje kaj unufoje[2].

Vizitantoj povas aliri la lumturon per boatoj de Royan kaj Soulac-sur-Mer.

La lumturo havas kvar gardistojn; ĉiam du el ili estas en la lumturo[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 14-a jarcento, la “Nigra Princo” (Eduardo de Woodstock, filo de Eduardo la 3-a) ordonis konstruon de turo. Ĝi estis 16 metrojn alta oklatera turo, supre de kiu brulis fajro prizorgata de ermitoj vivantaj en kapelo. En 1580, la turo estis tiom ruina, ke ermitoj ne plu prizorgis la fajron; ŝippereoj plimultiĝis kaj la reĝo Henriko la 3-a ordonis konstruon de nova lumturo. Li taskis la projekton al la arkitekturisto Louis de Foix kaj la konstruado komenciĝis en 1584.

Louis de Foix mortis en 1602 sen vidi la rezulton de sia laboro. La konstruadon daŭrigis lia filo Pierre de Foix; li poste transdonis la taskon al Pierre Beuscher, kiu finkonstruis la turon. La lumturo Cordouan oficiale ekfunkciis la 28-an de aprilo 1611. Ĝi origine estis 37 m alta kaj havis 4 etaĝojn.

Inter 1661 kaj 1664, la turo estis parte renovigita pro iniciato de Colbert. La unua etaĝo estis aranĝita kiel reĝa apartamento. Inter 1782 kaj 1789, la inĝeniero Joseph Teulère plialtigis la turon: la supra parto estis malkonstruita kaj rekonstruita 30 metrojn pli alta. La lumturo tiam ekhavis sian nunan aspekton[1][2][4][5].

La lanterno de la turo funkciis per oleo. En 1907, gaso anstataŭis oleon. En 1948 oni elektrigis la lumturon kaj instalis 6 000-vatan lampon[5].

Plifortigo de la bazo en 2005

En 2005, betona ŝildo 8 m alta kaj 70 m longa estis alkonstruita al la sudokcidenta flanko de la bazo de la lumturo por ŝirmi ĝin de ondoj. Tiu laboro kostis 4,5 milionojn da eŭroj kaj estis financata ĉefe de la franca ŝtato (57,5 %) kaj Eŭropa Unio (17,5 %)[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 PA00083858 kaj IA33001224 france. Datumbazo Mérimée. Alirita 12-an de junio 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 Persona paĝo pri la lumturo france. Alirita 12-an de junio 2013.
  3. Gardiens de phare - Phare de Cordouan france. Oficiala retejo de la lumturo. Alirita 12-an de junio 2013.
  4. Historique - Phare de Cordouan france. Oficiala retejo de la lumturo. Alirita 12-an de junio 2013.
  5. 5,0 5,1 Le Phare de Cordouan, 400 ans en 2011 france. bernezac.com. Alirita 12-an de junio 2013.
  6. Cordouan, chantier phare france. Libération (22-a de aŭgusto 2005). Alirita 12-an de junio 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]