Lumturo de La Coubre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lumturo de La Coubre
La lumturo de La Coubre
La lumturo de La Coubre
Situo
Koordinatoj 45° 41′ 48″ N 1° 14′ 00″ U / 45.69667 °N, 1.233333 °U / 45.69667; -1.233333 (Lumturo de La Coubre) (mapo)Koordinatoj: 45° 41′ 48″ N 1° 14′ 00″ U / 45.69667 °N, 1.233333 °U / 45.69667; -1.233333 (Lumturo de La Coubre) (mapo)
Lando  Francio
Loko La Tremblade (Charente-Maritime)
Ecoj
Konstruo 1905
Alto 64 m (300 ŝtupoj)
Trafdistanco 28 nmi (52 km)
Signalo Du blankaj fulmoj ĉiun 10-an sekundon
Lampo Halogena lampo (1 000 W)
Vizitebla Jes
Loĝata Ne
Protekto Historia monumento (2011)[1]
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Lumturo de La Coubre (Charente-Maritime)
Lumturo de La Coubre (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Lumturo de La Coubre (Francio)
Lumturo de La Coubre (Francio)
DEC

Map

vdr

La lumturo de La Coubre [lakubʁ] estas lumturo en la atlantika bordo de Francio. Ĝi sekurigas eniron al la estuaro Ĝirondo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La golfo Bonne Anse vidata de la lumturo

La lumturo de La Coubre staras en la okcidento de la duoninsulo de Arvert, ĉe la limo inter Les Mathes kaj La Tremblade, proksimume 15 km nordokcidente de Royan.

De la supro de la lumturo bone videblas la golfo Bonne Anse, la arbaro de La Coubre, Ĝirondo kaj la insulo Oléron.


Historio[redakti | redakti fonton]

La malnova lumturo detruita en 1907

Pluraj turoj estis starigitaj en la 19-a jarcento, sed ili ĉiuj estis detruitaj de la oceano. En 1895, oni konstruis ŝtonan lumturon, sed ankaŭ ĝi disfalis en 1907. La nuna lumturo estis ekkonstruita en 1904 kaj ekfunkciis en 1905[1]. Ĝi tiam staris 1,8 km for de la oceano, sed hodiaŭ erozio minacas ĝin: en 2010, alta maro proksimiĝas ĝis nur 150 metroj de la lumturo[2].


Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Phare de La Coubre (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 11-an de junio 2013.
  2. Le voisin de la Coubre menacé par l’érosion (france). Sud Ouest (2010-08-23). Alirita 13-an de junio 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]