Luna ĉielarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fotaĵo de luna ĉielarko en la brumo de akvofalo

Luna ĉielarko estas optika fenomeno de la tera atmosfero. Kiel la normala (suna) ĉielarko, ĝi rezultas de la varianco de la lumo tra gutoj da akvo (pluvo aŭ gutetoj de akvofalo). La nura malsimileco estas ke ĝi devenas de la luna lumo.

Tia ĉielarko estas malmulte luma, la luna lumo estas malpli forta ol la suna. Ĝi aspektas blanka ĉar la febla lumo ne sufiĉas por eksciti la konusetojn, retinajn ĉelojn kiuj permesas la koloran vidon.

Oni povas tamen foti[1] ĝin kolore kun sufiĉa eksponperiodo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]