Luna 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maketo de Luna 3

La kosmosondilo Luna 3 (ruse: Луна-3) estis lanĉita la 4-an de oktobro 1959 per porto-raketo "Vostok'" kaj donis la unuajn fotojn de la kaŝita flanko de Luno.

La lanĉa maso de la lasta etaĝo de la porto-raketo kun "Luna 3" estis 1553 kg. La maso de la sondilo mem estis 278,5 kg. Ĝi posedis radian kaj lum-orientiĝan sistemojn (ĉi-lasta orientiĝis laŭ Suno kaj Luno) kaj provizis sin per energio el sun-elektraj baterioj.

La 7-an de oktobro Luna 3 proksimiĝis ĝis 6200 km al Luno kaj per du fotiloj (long- kaj mallong-fokusa) fotis preskaŭ duonon de la luna surfaco: triono estis sur la videbla flanko, du trionoj sur la fora, kaŝita. La kvalito de la fotoj ne estis tre bona, sed tamen ebligis esplori la unuajn detalojn sur la kaŝita flanko.

Montriĝis, ke la kaŝitaa flanko havas pli da kraterojn ol la videbla kaj nur du grandajn malhelajn surfacojn, kiuj ricevis la latinajn nomojn Mare Moscoviense (Moskvia Maro; tiam Mare Moscovrae) kaj Mare Desiderii (Maro de Deziro, ne plu uzata nomo).

Luna 3 atingis maksimuman distancon de 480.000 km de Tero kaj tiam refalis al ĝi, forbrulante en la atmosfero. Ĝi neniam eniris en orbiton ĉirkaŭ la Luno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]