Lunarko (simbolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lunarko)

Lunarko kelkfoje rolas kiel simbolo de islamo, kiel kruco simbolas kristanismon, kaj Magen David judismon.

Ekzemple, kiam islamanoj sentis tro kristana la simbolon de Ruĝa Kruco, ili kreis samsignifan Ruĝan Lunarkon.

Lunarko ne estis uzita kiel simbolo fare de Mahometo, aŭ de la ceteraj fruaj islamanoj. Dum bizanca epoko, lunarko estis simbolo de Konstantinopolo, laŭ legendo pri lunlumo helpante defendantojn kontraŭ invado. Ĝi estas ekuzita de Turka Imperio, post la konkero de la urbo. De tiam, ĝi pasis al la modernaj flagoj de Alĝerio, Komoroj, Maŭritanio, Pakistano, Malajzio, Tunizio, Turkio, kaj aliaj islamaj landoj. Notu, ke malmultaj arabaj landoj uzas ĝin.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]